Redukto de imposto kaj pliigo de elspezoj rezultigas altan deficiton de Usono

(GMT+08:00) 2018-04-10 10:32:54     Redaktoro:Selena

La buĝeta oficejo de la usona Kongreso lunde publikgis raporton, dirante, ke sekve de la efektivigo de politikoj pri redukto de imposto kaj pliigo de elspezoj, la deficito de la usona registaro grandiĝos plu, kaj eble superos duilionon da usonaj dolaroj en 2020.

La raporto mencias, ke la alta nivelo de la deficito estas ĝuste pro la politikoj pri redukto de imposto kaj pliigo de elspezoj. La leĝprojekto subskribita de prezidento Donald Trump en la lasta jaro reduktos imposton je 1 500 miliardoj da usonaj dolaroj. Cetere la registaro decidis grandmezure pliigi militajn elspezojn kaj aliajn registarajn elspezojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin