Konstruo de internacia turisma insulo

(GMT+08:00) 2018-04-10 10:54:40     Redaktoro:Selena

Hainan-provinco, kiu estis fondita antaŭ 30 jaroj, estas plej juna provinco en Ĉinio. En la okuloj de ĉinoj, la insulo, malproksima de la ekonomia centro, sed, fakte, ĝi estas plej granda speciala ekonomia regiono en Ĉinio.

Dum procezo de reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio, Hainan kreis miraklon. La provinco sin turnis de unu el la plej malriĉaj kaj malprogresintaj regionoj de Ĉinio al unu el la plej malfermitaj regionoj de la dua monda ekonomia ento post 30 jaroj. Nun ĝi estas fama internacia turisma insulo kaj eterna loko, per gastigo de la Boao-a Forumo; estas kredeble, ke en la estonteco, ĝi kreos pli da monda unuaeco en trafiko kaj mediprotekto.

Ĉarma kaj romantika Hainan-provinco kun blua maro, sennuba blua ĉielo kaj kokosa arbaro, konsistas el kelkaj mondnivelaj ĉemaraj turismaj urboj kaj estas turisma celloko ĝenerale dezirata de ĉinoj. En la pasinta jaro, ĝi akceptis pli ol 67 milionoj da turistoj, kaj la nombro estas sepoblo de ĝiaj registritaj loĝantoj. Vizolibera eniro por 59 landoj, sendogana aĉeto kaj malfermo de internaciaj aviadlinioj…ĉio ĉi tio estas plano por disvolviĝo de Hainan kaj ankaŭ rezultigos ĝian novan miraklon.

En Hainan, serva industrio kun turismo, estas vere ŝlosila industrio. De la lastaj jaroj, turisma afero perfekte interligas kun aliaj industrioj. Ekzemple en la urbo Sanya troviĝas nacia rizoĝardeno, kiu elmontras disvolviĝon de rizkultivado, cetere ĉe la rizkampoj staras modeloj de 323 dinosaŭroj kun 277 specoj. Sciencaj scioj ankaŭ eniras en la vivon de la amasoj, sed ne nur ekzistas en ekspozociaj haloj.

Ĝenerala direktoro de la ekspluata limigita kompanio de la rizĝardeno Dai Guofu konigis, ke la rizĝardeno liveras novan turisman produkton kaj riĉigas la turisman enhavon de Hainan.

"Al Hainan ne mankas naturaj pejzaĝoj, ĉi tie ne sufiĉas popularigo de kulturo kaj scienco. La rizĝardeno kun tiuj dinosaŭroj povas esti bazloko por popularigo de sciencaj scioj al lokaj gejunuloj kaj turistoj el diversaj lokoj."

Krom turismaj produktoj, ankaŭ turismaj ekipaĵoj estas tute ne malsuperaj kompare kun tiuj de mondaj famaj turismaj cellokoj. Samtempe konstruo de tieaj ŝoseoj, altrapida fervojo kaj haveno senĉese pliboniĝas.

Nun la dua fazo de la internacia haveno por plezurŝipoj estas en konstruado, kaj tio estas la unua haveno destinita por internaciaj plezurŝipoj en Ĉinio. Ĝenerala direktoro de Sanya-a Feniks-Insula Internacia Plezurŝipa Disvolva Limigita Kompanio Wang Weihai konigis, ke post kiam ili finos la kontruadon, ses ŝipoj povos samtempe halti en tiu ĉi haveno, kaj Sanya povos akcepti 2 milionojn da turistoj en ĉiu jaro.

"Hainan estas difinita kiel internacia turisma insulo, tial afero pri plezurŝipo estas turisma programo. En tiu senco, ni devas disvolvi industriojn de plezurŝipoj kaj plezurboatoj kaj surmarajn turismajn programojn."

Plibonigita infrastrukturo akcelas turisman kvaliton kaj ankaŭ helpas konstruadon de la internacia turisma insulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin