En la jarkunveno de Boao-Forumo por Azio 2018, ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke ĉi-jare Ĉinio alprenos kelkajn signifoplenajn rimedojn kaj grandskale malstreĉos regadon de merkato-eniro. En kampoj pri komerco kaj financo, Ĉinio praktikos gravajn rimedojn, deklaritajn en la fino de la pasinta jaro, pri malstreĉo de limigo al eksterlanda kapitalo; en la kampo de produktado, la nunaj limigitaj industrioj de aŭto, ŝipo, aviadilo kaj aliaj, jam posedas kapablon pri malfermo, kaj devas malstreĉi la limigon al eksterlanda kapitalo kiel eble plej rapide.