Novaĵoj (aprilo 10)

(GMT+08:00) 2018-04-10 18:11:37     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 10a de aprilo, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina prezidanto anoncis kvar rimedojn por pli larĝa malfermo; usona prezidento renkontiĝos kun la plej alta gvidanto de Nord-Koreio.Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde matene en la ĉina insulo Hainan malfermiĝis la jara konferenco de Boao-Forumo por Azio. En sia tonika parolado en la malferma ceremonio, ĉina prezidanto Xi Jinping anoncis kvar rimedojn por pli larĝa malfermo, kiuj inkluzivas multe faciligi la merkataliron, krei pli allogan medion por investado, fortigi la protektadon de intelekta proprieto kaj preni la iniciaton grandigi importadon.

Xi resumis grandajn atingojn kaj gravajn spertojn akiritajn de Ĉinio en la pasintaj jaroj de post la komenco de reformo kaj malfermo. Li diris, ke en la pasintaj 40 jaroj Ĉinio sukcese realigis la grandan turniĝon de duonfermo al kompleta malfermo, kio reflektis la respondecon de Ĉinio kiel granda lando. La ĉinaj praktikoj, de la enkonduko al ekstereniro kaj de la aliĝo al la Monda Organizo pri Komerco al la iniciato Zono kaj Vojo, faris grandajn kontribuojn por la traktado de la azia financa krizo kaj la internacia financa krizo. Estante ĉefa stabiligilo kaj energifonto de la monda ekonomio, Ĉinio konsistigis pli ol 30% da kontribuo al la monda ekonomio en multaj sinsekvaj jaroj, kaj tiel ĝi akcelis la noblan aferon de paco kaj evoluo de la homaro. Xi aldonis, ke la reformo kaj malfermo kiel la dua revolucio de Ĉinio konformiĝas al la historiaj postuloj de la ĉina popolo pri disvolviĝo, novigo kaj pli bela vivo kaj kongruas kun la aspiro de ĉiuj aliaj popoloj de la mondo al evoluo, kunlaboro kaj paca vivo.

Xi atentigis, ke en la pasintaj 40 jaroj Ĉinio koncentris sian energion sur ekonomian konstruadon kaj firme sekvis la politikon pri reformo kaj malfermo, kio ege liberigis la socian produktivon. Li rimarkigis, ke nun Ĉinio estas la dua plej granda ekonomio, la plej granda industria lando, la plej granda varkomerca lando kaj la lando kun la plej granda fremdvaluta rezervo en la mondo. En la pasintaj 40 jaroj, la malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis per 9,5%, kaj la eksterlanda komerco kreskis per 14,5%.

Xi diris, ke Ĉinio klopodos importi pli da produktoj konkurencivaj kaj bezonataj de la ĉina popolo, kaj serĉos pli rapidan progreson en la procezo de aliĝo al la Interkonsento pri Registara Aĉetado de la Monda Organizo pri Komerco. Li akcentis, ke Ĉinio ne serĉas favoran saldon en komerco, kaj havas sinceran deziron pri pliigo de importado kaj pli granda ekvilibro de internaciaj pagoj sub la kuranta konto.

Parolante pri la unua Ĉina Internacia Import-Ekspozicio, kiu okazos novembre en Ŝanhajo, Xi diris, ke Ĉinio bonvenigas amikojn el la tuta mondo partopreni en la ekspozicio. Li diris, ke ĝi estas ne nur alia ekspozicio en ordinara senco, sed ankaŭ grava politika iniciato kaj promeso memvole farita por malfermi la ĉinan merkaton. Li aldonis, ke samtempe, Ĉinio esperas, ke evoluintaj landoj haltigos restriktojn de normala kaj racia komerco de teknologiaj produktoj kaj malstreĉos la regadon de eksportado en komerco kun Ĉinio.

Ĉinio kaj Mongolio lunde konsentis kunligi la iniciaton Zono kaj Vojo kaj la mongolan disvolvan iniciaton Preria Vojo por profitigi la du popolojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun vizitanta mongola ĉefministro Ukhnaagiin Khurelsukh en Pekino. Li diris, ke Ĉinio kaj Mongolio estas gravaj najbaroj, bonaj amikoj kaj partneroj, kaj Ĉinio aprezas la mongolan registaron pri ĝia firma persisto en la politiko de unu Ĉinio. Li diris, ke Ĉinio volas labori kun Mongolio por fiksi la direkton de duflankaj rilatoj el strategia konsidero kaj longtempa perspektivo, firmigi politikan reciprokan fidon, respekti unu la alian pri respektivaj kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, subteni altnivelajn interŝanĝojn, pliigi parlamentajn interŝanĝojn, fortigi interpartiajn interŝanĝojn, kaj komunikiĝi pli multe en regionaj kaj internaciaj aferoj.

Khurelsukh diris, ke Mongolio donas prioritaton al la amikaj rilatoj kun Ĉinio en sia eksterlanda politiko, kaj la mongola registaro firme sekvos la politikon de unu Ĉinio. Mongolio konsentas, ke Tibeto kaj Tajvano estas neforigeblaj partoj de la ĉina teritorio, kaj la demandoj pri Tibeto kaj Tajvano estas internaj aferoj de Ĉinio. Khurelsukh aldonis, ke Mongolio volas labori kun Ĉinio por cementi politikan reciprokan fidon, subteni altnivelajn vizitojn, profundigi ekonomian kunlaboron, integri evoluigajn strategiojn kaj havi pli pragmatan kunlaboron.

Ĉina delegito al la UN diris lunde, ke Ĉinio subtenas la enketon pri suspektata uzo de kemiaj armiloj en Douma, Sirio.

Wu Haitao, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al la UN, diris al la Sekureca Konsilio, ke Ĉinio subtenas ampleksan, objektivan kaj senpartian enketon pri la rilata okazaĵo, por atingi konkludon, kiu estas bazita sur nerefuteblaj pruvoj kaj povas elteni la provon de historio kaj faktoj, kaj por porti la krimulojn kaj respondecajn partiojn al justeco. Wu aldonis, ke Ĉinio estas tre maltranvila pri la raportoj de la lastatempa kemia atako en Sirio kaj la morto kaj vundiĝo de civiluloj.

Usona prezidento Donald Trump lunde diris, ke lia renkontiĝo kun Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), okazos en la fino de majo aŭ la komenco de junio.

Trump diris al mediatoj en tiu tago, ke lastatempe Vaŝingtono kaj Pjongjango jam komencis sekretan kontakton. Li esprimis esperon, ke Usono kaj la KDPR povos atingi konsenton pri sennukleigo de la Korea Duoninsulo dum la renkontiĝo.

Estro de la Irana Atom-Energia Organizo, Ali Akbar Salehi, diris dimanĉe, ke la kapablo de lia organizo por rekomenci 20-procente riĉigitan uranion havas "mesaĝojn" al Usono.

Salehi diris al la novaĵ-agentejo de la irana parlamento, "Se la okcidento retiriĝos el la nuklea interkonsento, ni produktos 20-procente riĉigitan uranion en kvar tagoj. Ĉi tiuj estas mesaĝoj komunikitaj al Usono." Li diris, ke Irano delonge pripensis la respondojn al la ebla rezigno de la nuklea interkonsento 2015 fare de Usono kaj esperas, ke usonanoj ne forlasos la interkonsenton, ĉar ĝi estas scienca defio por ili.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin