Per efektivaj agoj doni al la mondo viglecon

(GMT+08:00) 2018-04-10 19:18:25     Redaktoro:Xiong

La 10an de aprilo, kiam la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping faris ĉefteman paroladon en la malfermo de la jarkunveno de Boao-Forumo por Azio, li proklamis novajn paŝojn farotajn de Ĉinio rilate la plivastigon de la kampo de malfermo. Tiutage Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio per efektivaj agoj liveras fortan apogilon por kreskigo de la internacia komerco kaj de la monda ekonomio kaj enverŝas en ilin grandegan movforton. La gravaj paŝoj por la plivastigo de la kampo de malfermo proklamitaj de prezidanto Xi klare montras al la mondo, ke la disvolviĝo de Ĉinio estas bonŝanco por la mondo, kaj Ĉinio volonte kune kun la mondo prenas parton en tiu ĉi ŝanco.

En tiutage gazetara konferenco Geng Shuang emfazis, ke malfermo al la ekstero estas fundamenta politiko de Ĉinio, ke malfermo movas reformadon, dum reformado akcelas malfermon, ke Ĉinio ĉiam substrekas, ke la pordo de ĉina malfermo neniam estos fermita, sed male, ĝi malfermiĝos pli kaj pli larĝe, kiel prezidanto Xi rimarkigis en sia parolado: "Reformado kaj malfermo, kiel la dua revolucio de Ĉinio, ne nur ĝisfunde ŝanĝos Ĉinion, sed ankaŭ profunde influos la mondon."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin