Xi Jinping kaj Theresa May adresis gratulmesaĝon al dialogkunveno

(GMT+08:00) 2018-04-10 20:09:45     Redaktoro:Xiong

La 10an de aprilo la deka dialogkunveno por la ĉina kaj brita regantaj partioj okazas en Pekino. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ŝtata prezidanto, kaj Theresa May, gvidanto de la Konservativa Partio de Britio kaj ĉefministro de Britio respektive adresis gratulmesaĝon al la kunveno.

Xi Jinping rimarkigis, ke de dek jaroj post la estigo de la dialogo fare de la ĉina kaj brita regantaj partioj la dulandaj partioj kaj politikistoj faris profundan dialogon pri vastaj temoj komune zorgataj, kaj por pliigi reciprokan komprenon kaj konfidon de la du flankoj kaj por akceli sanan disvolviĝadon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Britio la dialogo ludas pozitivan rolon, kaj ĝi fariĝis grava konsistiga parto de la interŝanĝa mekanismo de Ĉinio kaj Britio.

Theresa May diris, ke ĉi jaro estas grava jaro por la rilatoj inter Britio kaj Ĉinio, la "ora epoko" de la dulandaj rilatoj ĉiam pli profundiĝas, la tutgloba, plenampleksa strategia partnereco, frontanta al la 21a jarcento, radias novan vivecon, kaj plue profundigi la rilatojn inter Britio kaj Ĉinio havas gravan signifon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin