Xi Jinping intervidiĝis kun nederlanda ĉefministro Mark Rutte

(GMT+08:00) 2018-04-10 20:36:41     Redaktoro:Xiong

La 10an de aprilo la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la nederlanda ĉefministro Mark Rutte en la nacia gastejo Boao.

Xi Jinping diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Nederlando havas grandan potencialon kaj per tio certe estas multpromesaj, kaj ke Ĉinio kaj Nederlando devas defendi la malferman mondan ekonomion, daŭre konservi la plurflankan komercan mekanismon kaj akceli liberigon kaj faciligon de komerco kaj investo. Xi esperis, ke Nederlando plue ludos konstrueman rolon interne de Eŭropa Unio kaj faros pli grandan kontribuon por la sana disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj EU.

Rutte diris, ke li alte taksas la gravan paroladon hodiaŭ antaŭtagmeze faritan de prezidanto Xi, ke la rilatoj inter Nederlando kaj Ĉinio estas gravaj kaj ĉiam pli fortiĝantaj, kaj Nederlando esperas pli profundan kunlaboron inter la du landoj kaj kunan konstruadon de partnereco ene de "Unu Vojo kaj Unu Zono", kaj ke Nederlando donas atenton al grava rolo de Ĉinio en la internaciaj aferoj, subtenas liberan komercon kaj strebas al movado de la rilatoj inter EU kaj Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin