Reformo de Ĉinio havas profundan influon sur mondon

(GMT+08:00) 2018-04-10 11:03:35     Redaktoro:Yu
Ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde dum sia tonika parolado en la malferma ceremonio de la jarkunveno de Boao-Forumo por Azio 2018, ke en la pasintaj 40 jaroj Ĉinio sukcese realigis la grandan turniĝon de duonfermo al kompleta malfermo, kio reflektis la respondecon de Ĉinio kiel granda lando. La praktikoj de Ĉinio, de la enkonduko al ekstereniro kaj de la aliĝo al la Monda Organizo pri Komerco al la iniciato Zono kaj Vojo, faris grandajn kontribuojn por la traktado de la azia financa krizo kaj la internacia financa krizo. Estante ĉefa stabiligilo kaj energifonto de la monda ekonomio, Ĉinio konsistigis pli ol 30% da kontribuo al la monda ekonomio en multaj sinsekvaj jaroj, kaj tiel ĝi akcelis la noblan aferon de paco kaj evoluo de la homaro. Xi aldonis, ke la reformo kaj pordmalfermo kiel la dua revolucio de Ĉinio konformiĝas al la historiaj postuloj de la ĉina popolo pri disvolviĝo, novigo kaj pli bela vivo kaj kongruas kun la aspiro de ĉiuj aliaj popoloj de la mondo al evoluo, kunlaboro kaj paca vivo.

Xi diris ankaŭ, ke en la pasintaj 40 jaroj Ĉinio koncentris sian energion sur ekonomian konstruadon kaj firme sekvis la politikon pri reformo kaj malfermo, kio ege liberigis la socian produktivon. Li rimarkigis, ke nun Ĉinio estas la dua plej granda ekonomio, la plej granda industria lando, la plej granda varkomerca lando kaj la lando kun la plej granda fremdvaluta rezervo en la mondo. En la pasintaj 40 jaroj, la malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis per 9,5%, kaj la eksterlanda komerco kreskis per 14,5%.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin