Ĉinio reduktos tarifojn kaj grandigos importadon

(GMT+08:00) 2018-04-10 12:06:37     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde, ke Ĉinio grandmezure malaltigos la importajn tarifojn por veturiloj kaj reduktos la importajn tarifojn por aliaj produktoj ĉi-jare.

Xi faris la rimarkojn dum sia tonika parolado en la malferma ceremonio de la jara konferenco de Boao-Forumo por Azio en la suda insulo Hainan. Xi diris, ke Ĉinio prenos la iniciaton grandigi importadon. Ĉinio klopodos importi pli da produktoj konkurencivaj kaj bezonataj de la ĉina popolo, kaj serĉos pli rapidan progreson de la procezo de aliĝo al la Interkonsento pri Registara Aĉetado de la Monda Organizo pri Komerco. Li akcentis, ke Ĉinio ne serĉas favoran saldon en komerco, kaj havas sinceran deziron pri pliigo de importado kaj pli granda ekvilibro de internaciaj pagoj sub la kuranta konto.

Parolante pri la unua Ĉina Internacia Import-Ekspozicio, kiu okazos novembre en Ŝanhajo, Xi diris, ke Ĉinio bonvenigas amikojn el la tuta mondo partopreni en la ekspozicio. Li diris, ke ĝi estas ne nur alia ekspozicio en ordinara senco, sed ankaŭ grava politika iniciato kaj promeso memvole farita por malfermi la ĉinan merkaton. Li aldonis, ke samtempe, Ĉinio esperas, ke evoluintaj landoj haltigos restriktojn al normala kaj racia komerco de teknologiaj produktoj kaj malstreĉos la regadon de eksportado en komerco kun Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin