Oficialulo: Irano povas rapide rekomenci 20-procente riĉigitan uranion

(GMT+08:00) 2018-04-10 13:30:04     Redaktoro:Yu

Estro de la Irana Atom-Energia Organizo, Ali Akbar Salehi, diris dimanĉe, ke la kapablo de lia organizo por rekomenci 20-procente riĉigitan uranion havas "mesaĝojn" al Usono.

Salehi diris al la novaĵ-agentejo de la irana parlamento, "Se la okcidento retiriĝos el la nuklea interkonsento, ni produktos 20-procente riĉigitan uranion en kvar tagoj. Ĉi tiuj estas mesaĝoj komunikitaj al Usono."

Li diris, ke Irano delonge pripensis la respondojn al la ebla rezigno de la nuklea interkonsento 2015 fare de Usono kaj esperas, ke usonanoj ne forlasos la interkonsenton, ĉar ĝi estas scienca defio por ili.

Ĵaŭde, Salehi avertis Usonon ne agi plu kontraŭ la nuklea interkonsento. Li aldonis, ke Irano serioze konsideras konservi siajn interesojn kaj suverenecon, sed se Usono, Eŭropo kaj aliaj grandaj landoj retiriĝos el ĉi tiu interkonsento, ili certe faros ion malsaman.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin