Xi Jinping intervidiĝis kun Rodrigo Duterte

(GMT+08:00) 2018-04-11 10:12:00     Redaktoro:Selena
Xi Jinping intervidiĝis kun Rodrigo Duterte

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde intervidiĝis kun filipina prezidento Rodrigo Duterte dum Boao-Forumo por Azio 2018 en la ĉina insula provinco Hainan.

Xi montris, ke post la enoficiĝo de Duterte kiel prezidento, la ĉina-filipinaj rilatoj malfermis novan paĝon. Ĉinio volas labori kun Filipinoj por kapti la direkton de bonnajbara amikeco, starigi ĝeneralan celon de komuna disvolvado, utiligi saĝon de konvena traktado de disputoj kaj garantii, ke la duflankaj rilatoj sane kaj stabile disvolviĝu en ĝusta direkto.

Xi diris, ke la tasko por la du flankoj en tiu ĉi jaro devas esti altgradigo de la rilatoj. Li esperis, ke gvidantoj de la du landoj striktigos strategian komunikadon kaj plifortigos strategian gvidadon kaj supran planadon. Li diris, ke la du landoj devas akceli akordigon de disvolvaj strategioj kaj antaŭenigi reciprokprofitan kunlaboron en diversaj kampoj kaj en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo.

Duterte diris, ke Filipinoj volas antaŭenigi la komunan konstruon de la mara silkvojo de la 21a jarcento kaj striktigi kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj de ekonomio kaj komerco, fiŝkapto, turismo, eduko, infrastrukturo, leĝplenumo kaj sekureco. Li aldonis, ke Filipinoj volas labori kun Ĉinio por konservi pacon kaj stabilecon de la Suda Ĉina Maro per konsiliĝo por ke la maro fariĝu la kampo de kunlaboro inter la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin