Xi Jinping diskutis kun multlandaj gvidantoj pri kunlaboro de Zono kaj Vojo

(GMT+08:00) 2018-04-11 14:28:00     Redaktoro:Shanshan

 

Marde posttagmeze, partopreninte en la inaŭguro de Jarkunveno de la Boao-Forumo por Azio 2018, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun gvidantoj de kelkaj landoj, inkluzive de nederlanda ĉefministro Mark Rutte, pakistana ĉefministro Shahid Khaqan Abbasi, mongola ĉefministro Ukhnaagiin Khürelsükh kaj filipina prezidento Rodrigo Duterte. La rimarkinda afero estas, ke antaŭenpuŝi kunlaboron en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo estis kerna temo, alte atentata de diversaj flankoj.

Marde posttagmeze en la nacia gastejo en Boao, prezidanto Xi renkontiĝis kun la nederlanda ĉefministro Mark Rutte. Tio estas ilia kvar renkontiĝo.

Xi diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Nederlando havas grandan potencialon kaj per tio certe estas multpromesaj, kaj ke Ĉinio kaj Nederlando devas defendi la malferman mondan ekonomion, daŭre konservi la multflankan komercan mekanismon kaj akceli liberigon kaj faciligon de komerco kaj investo. Xi esperis, ke Nederlando plue ludos konstrueman rolon interne de la Eŭropa Unio kaj faros pli grandan kontribuon por la sana disvolvado de la rilatoj inter Ĉinio kaj la EU.

Rutte alte taksis la gravan paroladon marde antaŭtagmeze faritan de prezidanto Xi, dirante, ke la rilatoj inter Nederlando kaj Ĉinio estas gravaj kaj ĉiam pli fortiĝantaj, kaj Nederlando esperas pli profundan kunlaboron inter la du landoj kaj kunan konstruadon de partnereco ene de la iniciato Zono kaj Vojo, kaj ke Nederlando donas atenton al grava rolo de Ĉinio en la internaciaj aferoj, subtenas liberan komercon kaj strebas al Movado de la rilatoj inter EU kaj Ĉinio.

Kiel unu el iniciatinto de Boao-Forumo por Azio, pakistana ĉefministro Shahid Khaqan Abbasi gvidis grupon al la jarkunveno. Renkontiĝante kun Abbasi, Xi montris, ke Ĉinio volontas daŭrigi kaj disvolvi tradician amikecon kun Pakistano, daŭre subteni unu la alian, profundigi kunfandiĝon de profitoj, kaj krei pli intiman komunumon de la komuna estonteco.

Abbasid emfazis, ke konstruado de la pakistana-ĉina ekonomia koridoro estas tre grava. Pakistano volas kunlabori kun Ĉinio en financo, energio, agrikulturo, infrastrukturo, homaj resursoj kaj aliaj kampoj.

Renkontiĝante kun filipina prezidento Rodrigo Duterte, prezidanto Xi montris, ke post la enoficiĝo de Duterte kiel prezidento, la ĉina-filipinaj rilatoj malfermis novan paĝon. Ĉinio volas labori kun Filipinoj por kapti la direkton de bonnajbara amikeco, starigi ĝeneralan celon de komuna disvolvado, utiligi saĝon de konvena traktado de disputoj kaj garantii, ke la duflankaj rilatoj sane kaj stabile disvolviĝu en ĝusta direkto.

Xi diris, ke la tasko por la du flankoj en tiu ĉi jaro devas esti altgradigo de la rilatoj. Li esperis, ke gvidantoj de la du landoj striktigos strategian komunikadon kaj plifortigos strategian gvidadon kaj supran planadon. Li diris, ke la du landoj devas akceli akordigon de disvolvaj strategioj kaj antaŭenigi reciprokprofitan kunlaboron en diversaj kampoj kaj en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo.

Duterte diris, ke Filipinoj volas antaŭenigi la komunan konstruon de la mara silkvojo de la 21a jarcento kaj striktigi kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj de ekonomio kaj komerco, fiŝkapto, turismo, eduko, infrastrukturo, leĝplenumo kaj sekureco. Li aldonis, ke Filipinoj volas labori kun Ĉinio por konservi pacon kaj stabilecon de la Suda Ĉina Maro per konsiliĝo por ke la maro fariĝu la kampo de kunlaboro inter la du landoj.

Samtage Xi renkontiĝis ankaŭ kun mongola ĉefministro Ukhnaagiin Khürelsükh.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin