Novaĵoj (aprilo 11)

(GMT+08:00) 2018-04-11 17:27:30     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 11a de aprilo, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina prezidanto diskutis kun fremdlandaj gvidantoj pri kunlaboro en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo; parolado de prezidanto Xi gajnis laŭdon el mondaj gvidantoj en Boao. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde posttagmeze en la ĉina insulo Hainan, partopreninte en la inaŭguro de la jara konferenco de Boao-Forumo por Azio 2018, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun gvidantoj de kelkaj landoj, inkluzive de nederlanda ĉefministro Mark Rutte, pakistana ĉefministro Shahid Khaqan Abbasi, mongola ĉefministro Ukhnaagiin Khürelsükh kaj filipina prezidento Rodrigo Duterte.

En la nacia gastejo en Boao, Xi renkontiĝis kun nederlanda ĉefministro Mark Rutte. Tio estas ilia kvar renkontiĝo. Xi diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Nederlando havas grandan potencialon kaj per tio certe estas multpromesaj, kaj ke Ĉinio kaj Nederlando devas defendi la malferman mondan ekonomion, daŭre konservi la multflankan komercan sistemon kaj akceli liberigon kaj faciligon de komerco kaj investo. Xi esperis, ke Nederlando plu ludos konstrueman rolon en la Eŭropa Unio kaj faros pli grandan kontribuon por la sana disvolvado de la rilatoj inter Ĉinio kaj la EU.

Rutte alte taksis la gravan paroladon marde antaŭtagmeze faritan de prezidanto Xi, dirante, ke la rilatoj inter Nederlando kaj Ĉinio estas gravaj kaj ĉiam pli fortiĝantaj, kaj Nederlando esperas pli profundan kunlaboron inter la du landoj kaj kunan konstruadon de partnereco en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo, kaj ke Nederlando donas atenton al grava rolo de Ĉinio en la internaciaj aferoj, subtenas liberan komercon kaj strebas al disvolvado de la rilatoj inter EU kaj Ĉinio.

Renkontiĝante kun pakistana ĉefministro Shahid Khaqan Abbasi, Xi montris, ke Ĉinio volas labori kun Pakistano por daŭrigi kaj disvolvi tradician amikecon, profundigi kunfandiĝon de profitoj, kaj krei pli intiman komunumon de la komuna estonteco.

Abbasi emfazis, ke konstruado de la pakistana-ĉina ekonomia koridoro estas tre grava. Pakistano volas kunlabori kun Ĉinio en financo, energio, agrikulturo, infrastrukturo, homaj resursoj kaj aliaj kampoj.

Renkontiĝante kun filipina prezidento Rodrigo Duterte, prezidanto Xi montris, ke post la enoficiĝo de Duterte kiel prezidento, la ĉina-filipinaj rilatoj malfermis novan paĝon. Ĉinio volas labori kun Filipinoj por kapti la direkton de bonnajbara amikeco, starigi ĝeneralan celon de komuna disvolvado, utiligi saĝon de konvena traktado de disputoj kaj garantii, ke la duflankaj rilatoj sane kaj stabile disvolviĝu en ĝusta direkto.

Duterte diris, ke Filipinoj volas antaŭenigi la komunan konstruon de la mara silkvojo de la 21a jarcento kaj striktigi kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj de ekonomio kaj komerco, fiŝkapto, turismo, eduko, infrastrukturo, leĝplenumo kaj sekureco.

Prezidanto Xi Jinping merkrede renkontiĝis kun nunaj kaj venontaj membroj de la Direkcio de Boao-Forumo por Azio, kiuj kolektiĝis en la insulo Hainan por la jara konferenco de Boao-Forumo por Azio.

Xi laŭdis la gravan rolon, kiun ludis Boao-Forumo por Azio en starigo de konsento, instigo al kunlaboro kaj konstruado de komunumo kun komuna estonteco en Azio ekde sia komenco antaŭ 17 jaroj. Xi diris al la membroj, ke la forumo, establita post la azia financa krizo de 1997, reflektas la konsenton de aziaj landoj por komunaj klopodoj kontraŭ defioj kaj respondas al la bezono de integra evoluigo de la regiona ekonomio. Li aldonis, ke la ĉeestantoj de la konferenco rekonis la neceson sekvi la tendencon de la epoko kaj antaŭenigi reformon kaj novigon, ĉar la mondo spertas novan disvolvadon kaj profundan reĝustigon.

La ĉina prezidanto promesis larĝigi pordmalfermon kaj antaŭenigi tutmondan prosperon en tonika parolado marde en la jara konferenco de Boao-Forumo por Azio, gajnante laŭdon el mondaj gvidantoj ĉeestantaj la kunevnon.

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, Antonio Guterres, diris, ke dum la pasintaj kvar jardekoj okazis ŝanĝiĝoj ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en ĝiaj aktivaj rilatoj kun la mondo. Li diris, ke la iniciato Zono kaj Vojo povas kontribui rimarkinde al pli justa, paca kaj prospera mondo.

Aŭstra prezidento Alexander Van der Bellen diris, ke la pasintaj 40 jaroj atestis la sukceson de la ĉina politiko de ekonomia reformo kaj malfermo. Li diris, "Miaj interparoladoj kun la gvidantaro, la registaro kaj diversaj rondoj de Ĉinio konfirmis mian impreson, ke Ĉinio promesis iri plu laŭ ĉi tiu vojo, kaj tio konformas al interesoj de Ĉinio kaj tutmondaj partneroj. "

Pakistana ĉefministro Shahid Khaqan Abbasi diris, ke la historia iniciato Zono kaj Vojo de prezidanto Xi fariĝis tutmonda publika bono, profita al ĉiuj kaj alportanta egalecon al la neegala mondo. Ĉi tiu strategia iniciato estas kungajna propono kaj alportas komunan prosperon al ĉiuj.

Singapura ĉefministro Lee Hsien Loong diris, ke li tre ĝojas aŭdi la pliajn paŝojn anoncitajn de prezidanto Xi pri malfermo de la financa sektoro, protektado de la rajtoj de intelekta proprieto kaj pliigo de importado.

Sarah Sanders, proparolanto de la Blanka Domo, anoncis marde, ke prezidento Donald Trump nuligis la planitan vojaĝon al Latin-Ameriko por fokusiĝi pri la suspektata kemia atako en Sirio.

Laŭ la deklaro de Sanders, Trump ne ĉeestos la Amerikan Pintkunvenon, kiu okazos ĉi-semajne en la perua ĉefurbo Limo, kaj nuligis la planitan viziton al Kolombio, por regi respondon de Usono al la suspektata kemia atako, kiu okazis sabate en Sirio. Sanders diris, ke vicprezidento Mike Pence vojaĝos al la regiono anstataŭ Trump.

La siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj marde publikigis deklaron, dirante, ke la siria registaro jam oficiale invitis la Organizon pri Prohibo de Kemiaj Armiloj (OPKA) sendi teamon al Douma, Damasko, por enketi pri la suspektata kemia atako. La deklaro aldonis, ke la siria registaro forte kondamnas uzon de kemiaj armiloj en ajna loko kaj ajna tempo, kaj volas liveri necesan helpon al la teamo.

Iraka ĉefministro Haider al-Abadi diris marde, ke Irako prenos ĉiujn necesajn rimedojn por protekti sian landlimon kontraŭ atakoj de membroj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en Sirio.

Abadi diris en televida gazetara konferenco post semajna kunveno de la kabineto, ke la grupo Islama Ŝtato ekzistas en orienta Sirio proksima al la landlimo kun Irako, kaj Irako prenos ĉiujn necesajn rimedojn por rezisti al ilia minaco kaj protekti siajn civilulojn kaj sekurectrupojn .

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin