Trump nuligis planitan vojaĝon al Latin-Ameriko por fokusiĝi pri Sirio

(GMT+08:00) 2018-04-11 11:46:39     Redaktoro:Yu

Sarah Sanders, proparolanto de la Blanka Domo, anoncis marde, ke prezidento Donald Trump nuligis la planitan vojaĝon al Latin-Ameriko por fokusiĝi pri la suspektata kemia atako en Sirio.

Laŭ la deklaro de Sanders, Trump ne ĉeestos la Amerikan Pintkunvenon, kiu okazos ĉi-semajne en la perua ĉefurbo Limo, kaj nuligis la planitan viziton al Kolombio, por regi respondon de Usono al la suspektata kemia atako, kiu okazis sabate en Sirio.

Sanders diris, ke vicprezidento Mike Pence vojaĝos al la regiono anstataŭ Trump.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin