Siria registaro invitas OPKA surloke enketi pri suspektata kemia atako

(GMT+08:00) 2018-04-11 13:00:49     Redaktoro:Yu

La siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj marde publikigis deklaron, dirante, ke la siria registaro jam oficiale invitis la Organizon pri Prohibo de Kemiaj Armiloj (OPKA) sendi teamon al Douma, Damasko, por enketi pri la suspektata kemia atako.

La deklaro diris, ke por respondia al kalumnioj de iuj okcidentaj landoj, la siria registaro oficiale invitis la Organizon pri Prohibo de Kemiaj Armiloj sendi teamon por surloke enketi pri suspektata kemia atako, kiu okazis sabate en Douma. La deklaro aldonis, ke la siria registaro forte kondamnas uzon de kemiaj armiloj en ajna loko kaj ajna tempo, kaj volas liveri necesan helpon al la teamo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin