Ĉinaj artistoj sentis ĉarmon de afrika kulturo

(GMT+08:00) 2018-04-11 09:15:01     Redaktoro:Pluveta

La 9an de aprilo la kultura delegacio konsistanta el pli ol 20 ĉinaj artistoj vizitis Najrobian Universitaton en Kenjo kaj tie malfermis pentraĵan ekspozicion kaj prezentadon de modaj vestaĵoj. Per sia kompreno kaj sento tiuj ĉinaj artistoj montris la ĉarmon de la malsamaj kulturoj de Ĉinio kaj Afriko.

Ĉi-foja ekspozicio montris la fruktojn de ĉinaj artistoj en kultura interŝanĝo kun afrikaj artistoj. La delegacio vizitis multajn lokojn de Kenjo kaj ĉina-afrikan kunlaboran programon. Ili propre sentis la ĉarmon de la kulturo kaj moroj de Afriko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin