Geedziĝaj bankedoj en Kunming -- Alessandra Madella

(GMT+08:00) 2018-04-11 10:10:49     Redaktoro:祃璟琳

Geedziĝaj bankedoj en Kunming

Por Yunnan-anoj geedziĝaj bankedoj estas tre serioza afero. En vilaĝo de la urbo Ŝangri-La, sur la montaroj ĉe la limo inter la provinco de Yunnan-o kaj Tibeto, geedziĝa festo daŭras tri tagojn kaj noktojn kun tabloj por bankedoj starigitaj en la hejma korto por ĉiuj vilaĝanoj. Pro la grandaj distancoj de Ĉinio oni kutimas havi pli ol unu bankedo, precipe en la kazo de urbego kiel Kunming, kiu pli ol triobliĝis dum tiu ĉi jarcento. Multe da gejunuloj je geedziĝa aĝo fakte vivas kaj laboras tie, sed ili naskiĝis kaj havas siajn familiajn radikojn en alia loko. La unuaj bankedoj estas do kutime en la deven-lokoj de la geedzoj, precipe por la parencoj kaj la lokaj geamikoj. Sed alia bankedo okazas poste en la urbego, celante precipe la gekolegojn de laboro, krom la fakajn kaj amikecajn rilatojn, kiujn la paro kapablis al si konstrui en la nova etoso. La plejmulto de la geedziĝaj bankedoj, al kiuj mi estis invitita en Kunming, rilatas do al gekolegoj de la Artkolegio de Kunming.

En la konfucea tradicio de Ĉinio ege gravas la edukado de la infanoj. Do kutime la estontaj bopatroj multe ĝojas se la onta edzo aŭ edzino instruas en universitato. Eĉ se la salajro ne estas tiel alta kompare kun aliaj profesioj, la kvalifiko de instruisto estas fakte garantio de bona kaj pacienca karaktero kaj do de kapablo gvidi la idon al pli kompleta kaj interesa lernado. Pro tio kutime bo-gepatroj de instruisto ŝatas viziti la kolegion por ĝuj la panoramon de la kampuso tute apude de la lago Dianchi—la sepa lago de Ĉinio laŭ grandeco—, sed ankaŭ por viziti la departementojn. En la Departemento de Kumunikiloj, ekzemple, gekolegoj feliĉe montras la afiŝojn pri la lecionoj de profesoroj de la Universitato de Pekino kaj usonaj universitatoj, la fotojn pri la vizitoj de famaj ĉinaj politikistoj kaj artistoj, la gruojn kaj la aliaj ekipaĵojn por fari dokumentajn kaj fikciajn filmojn, kune kun la radiaj kaj televidaj studioj.

Gekolegoj kaj gestudentoj ofte ankaŭ helpas la paron en la ceremonia preparado, ekzemple farante profesi-nivelajn fotojn de la geedzoj en bela parko ĉe la lago, aŭ pretigante videojn pri ilia vivo kaj ekamo, kiuj estos montrataj dum la bankedo. Ili ankaŭ eternigas ĉiun gravan momenton de la vespero. Aŭtomobila kaj banked-salona ornamado estas alia grava tasko. La geedza aŭto estas kutime la plej dekorata, kun ruĝaj rozoj kaj pup-ursidaj paroj vestitaj kiel geedzoj. Floroj ornamas ankaŭ la aliajn veturilojn, kiuj sekvas en la defilado. Ju pli multe da rozoj, des pli strikta estas la grado de intimeco kun la geedza paro. La bankeda salono, dank'al la pena laborado de la plej proksimaj gekolegoj, pleniĝas je buntaj balonetoj kaj ornamaĵoj, enkaĝitaj pup-ursidoj kaj belaj inkaj kaligrafiaĵoj sur ruĝa papero.

Gestudentoj kaj gekolegoj ankaŭ helpas dum la longa atendado de la gastoj antaŭ la enirejo de la bankeda restoracio aŭ hotelo. Tradicio volas fakte, ke la geedzoj bonvenigu la gastojn, ricevante samtempe de ili ruĝajn kovertojn, diratajn ĉine "hongbao." Ili havas malsamajn desegnaĵojn, kiel ekzemple mandarinajn anasojn, kiuj en ĉina pentrarto estas tradicie admirataj kiel ĉiam fidele vivantaj kune. Ene troviĝas monbiletoj, kiuj devas nepre esti novaj, en para nombro kaj ju pli multaj, des pli forta estas la ligo kun la geedza paro aŭ la profesia grado de la donanto en ilia lernejo aŭ firmao. En aliaj urboj la mona kvanto socie preskribita por la ruĝaj kovertoj estas tiel alta, ke homoj povas ne tiel feliĉe partopreni kaj konfidas anstataŭe al partoprenontaj geamikoj pli maldikajn kovertojn kun siaj bondeziroj. Sed en Kunming pli ofte ne eblas partopreni, ĉar du aŭ tri geedziĝ-bankedoj okazas en la sama tago pro la kutimo elekti bonŝancan daton el la luna kalendaro.

Dankante pro la ruĝaj kovertoj, la geedzoj reciprokas, oferante al la gastinoj bombonon kaj al la gastoj cigaredon. Ofte gestudentoj aŭ gekolegoj tenas ties pezajn pletojn kaj precipe la bombona telero estas tiel bunte alloga, ke eĉ senrilataj infanoj povus trovi la kuraĝon veni grupe peti dolĉaĵojn. Kelkfoje, se unu el la geedzoj apartenas al unu el la multaj nacoj de Yunnan-o, tiu bonveniga grupo povas reflekti tiun identecon pere de la elekto de tradiciaj vestaĵoj. Kiel ajn tiu momento estas tiel grava, ke eĉ sub pluvo kaj en malvarmo la geedzoj devas stari antaŭ la enripordo, montrante tiel sian dankemon kaj samtempe sian karakteran forton. La plej gravaj gastoj kutime alvenas pli malfrue, eĉ pli ol unu horon post la komenco de la atendado. Kaj nur post ilia alveno la bankedo povas komenciĝi. La pli fruaj gastoj intertempe povas krakmanĝeti dolĉaĵojn aŭ arakidojn. Eblas ankaŭ ekmanĝi nudelojn, kiuj simbolas longan vivon pro sia longeco. Sed estus malafable gustumi la aliajn manĝaĵojn sur la tablo antaŭ ol la triumfa eniro de la geedzoj.

 

La bankedoj mem estas tre riĉaj, kun specialaj manĝaĵoj kiel testudo, kiu ankaŭ simbolas prosperon kaj longan vivon. Inter kantoj de gekolegoj kaj famaj artistoj de la provinco, gravega parto de la ceremonio estas la nepre ripetata riverenco de la geedzoj al la gepatroj kaj bogepatroj. Tiu certe montras konfucean filan piecon, sed estas ankaŭ antaŭ-danko pro la gravega helpo, kiun la gepatroj donos kiam naskiĝos infano. Fakte, pro la grandegaj dimensioj de la ĉinaj ĉefurboj kaj la longega tempo bezonata por veturi al la laborloko, sen la helpo de la gepatroj estus vere malfacile por junaj paroj ambaŭ labori. Precipe avinoj pasas monatojn en la urbego, kelkfoje ne tiel bone komprenante la tiean lingvon kaj tolerante nostalgion de sia vilaĝo por tiu grava tasko. Krom la familianoj, ilia preskaŭ sola socia kunligo kun la nova loko estas la dancantaj avinoj en sia kunposeda konstruaĵaro, kiuj ĉiu vespere renkontiĝas por danci grupe je la sono de radio aŭ surbendaj tradiciaj muzikoj. Ne estas do strange, ke je la festo pro la unua naskiĝtago de la infano ne nur la gekolegoj, sed ankaŭ la tiel amikiĝintaj dancantaj avinoj tiom multas.

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin