Novaĵoj (Aprilo 12)

(GMT+08:00) 2018-04-12 16:19:30     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 12a de aprilo, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke fermiĝis la jarkunveno de Boao-Forumo por Azio 2018; publikiĝis multlingvaj versioj de la dua volumo de la libro de prezidanto Xi pri regado. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La jarkunveno de Boao-Forumo por Azio 2018 fermiĝis merkrede en la provinco Hainan. Pli ol 2 000 reprezentantoj el 63 landoj kaj regionoj interŝanĝis opiniojn kaj spertojn. Ĉina prezidanto Xi Jinping faris tonikan paroladon en la malferma ceremonio.

Dum la kvartaga jarkunveno kun la temo "Malferma kaj Novigema Azio por la Mondo de Pli Granda Prospero" okazis pli ol 60 subforumoj aŭ rondtablaj kunvenoj, kaj la ĉeestantoj diskutis pri tutmondiĝo kaj la iniciato de Zono kaj Vojo, kaj malfermo, novigo kaj reformo de Azio.

Multlingvaj versioj de la dua volumo de la libro de ĉina prezidanto Xi Jinping pri regado estis lanĉitaj merkrede en Londono.

La dua volumo de "Xi Jinping: La Regado de Ĉinio" entenas 99 artikolojn, inkluzive de paroladoj, konversacioj, instrukcioj kaj gratulaj mesaĝoj de Xi, datitaj inter aŭgusto de 2014 kaj septembro de 2017.

La libro, eldonita en la tradicia ĉina lingvo, la angla, la franca, la hispana, la germana, la rusa, la japana, la araba kaj la portugala, estis lanĉita en la ceremonio okazigita en Londono. 300 politikistoj, komercistoj, erudiciuloj kaj reprezentantoj el eldonaj agentejo de 14 landoj kaj regionoj ĉeestis la ceremonion.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang urĝis Ŝanhajon plibonigi la komercan medion kaj redukti la instituciajn kostojn de transakcio en siaj klopodoj por grandigo de reformo kaj malfermo.

Li diris tion dum dutaga inspektado en la municipo, kiu finiĝis merkrede. Li havis sian unuan halton en la Ŝanhaja Prova Liberkomerca Zono, kie li vokis la lokan registaron firme antaŭenigi reformon kaj malfermon por akumuli pli multajn freŝajn spertojn.

Li diris, ke akceli altkvalitan kreskadon bezonas bonan komercan medion. Li instigis Ŝanhajon intensigi ĉi-rilatajn klopodojn kaj redukti instituciajn kostojn por vigligi la merkaton kaj faciligi la vivon de lokanoj.

En la fremdlanda medicina firmao Roche, Li akcentis, ke grandigo de malfermo povas profitigi ekonomian kreskon kaj vivtenon de la popolo, kaj atentigis, ke Ĉinio havas grandan postuladon pri antikanceraj drogoj.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi faros oficialan viziton al Japanio de dimanĉo ĝis la venonta mardo kaj kunprezidos la kvaran ekonomian dialogon inter Ĉinio kaj Japanio kun japana ministro pri eksterlandaj aferoj Taro Kono.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang faris la anoncon merkrede. La dialogo estis la plej altnivela mekanismo de ekonomia kooperado inter la du landoj. La tria kunveno okazis en 2010 en Pekino.

Lastatempe analizantoj el pluraj landoj kritikis la protektismajn rimedojn de Usono, dirante, ke tiuj praktikoj reflektas la senmemfidecon de la usona registaro, kaj ke la usonaj rimedoj detruos la multflankan komercan sistemon.

Kiyoyuki Seguchi, direktoro de la japana Canon-Instituto de Tutmondaj Studoj, diris, ke la agado de la usona registaro estas malĝusta decido. Protektismo povas pliigi premon de konsumantoj kaj altigi la kostojn de entreprenoj por mallonga periodo, kaj malfortigos la konkurencivon de usonaj entreprenoj kaj eĉ estigos recesion en la tuta mondo por mezlonga periodo.

Komento publikigita en la ĵurnalo Germany Handelsblatt diris, ke Usono povas ellerni per sia protektisma politiko la bazan scion de komerco, ke usonaj entreprenoj kaj konsumantoj pagos la altajn kostojn kaŭzitajn pro tarifoj.

Marcel Fratzscher, estro de la Germana Instituto pri Ekonomia Esploro, diris, ke eskalado de internacia komerca konflikto alportos negativan influon al la monda ekonomio.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, merkrede petis la Sekurecan Konsilion agi por eviti plimalboniĝon de la situacio en Sirio.

Guterres diris en deklaro, "Hodiaŭ mi vokis al la ambasadoroj de la kvin konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio por ripeti mian profundan maltrankvilon pri la riskoj de la nuna senelirejo kaj substreki la bezonon eviti plimalboniĝon de la situacio el la regado. Ni ne forgesu, ke fine niaj klopodoj devas fini la teruran suferon de la siria popolo. Hieraŭ, mi esprimis mian indignon pri la raportoj pri daŭra uzo de kemiaj armiloj en la Siria Araba Respubliko. Mi ankaŭ strikte sekvas disvolviĝojn en la Sekureca Konsilio kaj bedaŭras, ke la konsilio ĝis nun ne povis veni en akordon pri ĉi tiu demando." Li aludis, ke la Sekureca Konsilio ne povis adopti ajnan rezolucion pri uzo de kemiaj armiloj en Sirio.

Marde, rezolucio skizita de Usono pri nova mekanismo por enketo pri kemiaj armiloj en Sirio estis vetoita de Rusio, kies projekto de rezolucio por la sama celo ne povis gajni subtenon de plimulto en la konsilio. Ankaŭ la tria teksto prezentita de Rusio surbaze de sveda dokumento ne povis esti adoptita dum la semajnfino.

Loka amaskomunikilo raportis, ke la siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede atakis la usonan minacon de milita bato kontraŭ Sirio kiel malprudentan eskaladon, kiu minacas internacian pacon kaj sekurecon.

La ministerio faris la rimarkojn por respondi al Usono, kiu minacis preni militan agon kontraŭ Sirio pro lastatempaj akuzoj de ribeluloj, ke la siria armeo uzis klorgason en atako al la distrikto Douma en la regiono Orient-Ghuta de Damasko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin