Ĉinio maltrankviliĝas pro la pli streĉiĝanta situacio de Sirio

(GMT+08:00) 2018-04-12 18:25:47     Redaktoro:Xiong

En la gazetara konferenco de la 12a de aprilo Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio maltrankviliĝas pro la eblo ke la situacio de Sirio ankoraŭ pli streĉiĝas, kaj alvokis, ke la koncernaj flankoj sin tenu en singardo kaj trankvilemeco.

Estas raporto, ke rusa oficialulo asertis, ke la rusa armeo aranĝos fortojn en Sirio; se Usono lanĉus batalon kontraŭ Sirio, ĝiaj misiloj kaj la fontoj el kiuj venus batalo ĉiuj estus depafigitaj; kaj kontraŭ tio Usono pretendis, ke ĝi proponos adekvatajn militajn elektojn laŭ ordono de prezidento. Geng Shuang por la raporto komentis:

"Ĉinio maltrankviliĝas pro la eblo ke la situacio de Sirio ankoraŭ pli streĉiĝas. Ĉinio ĉiam insistas en solvado de disputo per pacaj rimedoj, oponado kontraŭ uzo de milito aŭ minaco per uzo de milito en internaciaj rilatoj, kaj en agado laŭ la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin