Fokuso de la Semajno (Apr. 13)

(GMT+08:00) 2018-04-13 10:02:59     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Marde matene en la ĉina insulo Hainan malfermiĝis la jara konferenco de Boao-Forumo por Azio. En sia tonika parolado en la malferma ceremonio, ĉina prezidanto Xi Jinping anoncis kvar rimedojn por pli larĝa malfermo, kiuj inkluzivas multe faciligi la merkataliron, krei pli allogan medion por investado, fortigi la protektadon de rajtoj de intelekta proprieto kaj preni la iniciaton grandigi importadon.

Xi resumis grandajn atingojn kaj gravajn spertojn akiritajn de Ĉinio en la pasintaj jaroj de post la komenco de reformo kaj malfermo. Li diris, ke estante ĉefa stabiligilo kaj energifonto de la monda ekonomio, Ĉinio konsistigis pli ol 30% da kontribuo al la monda ekonomio en multaj sinsekvaj jaroj, kaj tiel ĝi akcelis la noblan aferon de paco kaj evoluo de la homaro. Xi aldonis, ke la reformo kaj malfermo kiel la dua revolucio de Ĉinio konformiĝas al la historiaj postuloj de la ĉina popolo pri disvolviĝo, novigo kaj pli bela vivo kaj kongruas kun la aspiro de ĉiuj aliaj popoloj de la mondo al evoluo, kunlaboro kaj paca vivo. Xi atentigis, ke en la pasintaj 40 jaroj Ĉinio koncentris sian energion sur ekonomian konstruadon kaj firme sekvis la politikon pri reformo kaj malfermo, kio ege liberigis la socian produktivon. Li rimarkigis, ke nun Ĉinio estas la dua plej granda ekonomio, la plej granda industria lando, la plej granda varkomerca lando kaj la lando kun la plej granda fremdvaluta rezervo en la mondo. En la pasintaj 40 jaroj, la malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis per 9,5%, kaj la eksterlanda komerco kreskis per 14,5%.

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, Antonio Guterres, merkrede petis la Sekurecan Konsilion agi por eviti plimalboniĝon de la situacio en Sirio.

Guterres diris en deklaro, "Hodiaŭ mi vokis al la ambasadoroj de la kvin konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio por ripeti mian profundan maltrankvilon pri la riskoj de la nuna senelirejo kaj substreki la bezonon eviti plimalboniĝon de la situacio el la regado. Ni ne forgesu, ke fine niaj klopodoj devas fini la teruran suferon de la siria popolo. Hieraŭ, mi esprimis mian indignon pri la raportoj pri daŭra uzo de kemiaj armiloj en la Siria Araba Respubliko. Mi ankaŭ strikte sekvas disvolviĝojn en la Sekureca Konsilio kaj bedaŭras, ke la konsilio ĝis nun ne povis veni en akordon pri ĉi tiu demando." Li aludis, ke la Sekureca Konsilio ne povis adopti ajnan rezolucion pri uzo de kemiaj armiloj en Sirio.

Marde, rezolucio skizita de Usono pri nova mekanismo por enketo pri kemiaj armiloj en Sirio estis vetoita de Rusio, kies projekto de rezolucio por la sama celo ne povis gajni subtenon de plimulto en la konsilio. Ankaŭ la tria teksto prezentita de Rusio surbaze de sveda dokumento ne povis esti adoptita dum la semajnfino.

Estro de la Irana Atom-Energia Organizo, Ali Akbar Salehi, diris dimanĉe, ke la kapablo de lia organizo por rekomenci 20-procente riĉigitan uranion havas "mesaĝojn" al Usono.

Salehi diris al la novaĵ-agentejo de la irana parlamento, "Se la okcidento retiriĝos el la nuklea interkonsento, ni produktos 20-procente riĉigitan uranion en kvar tagoj. Ĉi tiuj estas mesaĝoj komunikitaj al Usono." Li aldonis, ke Irano delonge pripensis la respondojn al la ebla rezigno de la nuklea interkonsento 2015 fare de Usono kaj esperas, ke usonanoj ne forlasos la interkonsenton, ĉar ĝi estas scienca defio por ili.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin