Xi Jinping substrekis konstruadon de potenca mararmeo

(GMT+08:00) 2018-04-13 10:21:26     Redaktoro:Selena

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde revuis la maran armeon de la Popola Liberiga Armeo en la Suda Ĉina Maro kaj faris gravan paroladon.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, substrekis konstruadon de potenca mararmeo.

En tiu tago, granda nombro da novaj submarŝipoj, militŝipoj, militaviadiloj kaj la aviadilŝipo Lianning estis montritaj dum la revuo.

Xi faris paroladon post la revuo, dirante, ke konstruo de potenca mararmeo kiel longedaŭra aspiro de la ĉina nacio estas grava garantio por realigo de la nacia rejuniĝo.

Xi instigis la maran armeon teni politikan honestecon sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, antaŭenigi teknikan novigon kaj konstrui modernan maran batal-sistemon.

Xi postulis, ke oficiroj kaj soldatoj devas esti singardaj, defendi interesojn de la lando kaj fari grandan kontribuon por paco kaj stabileco de la regiono kaj la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin