Novaĵoj (Aprilo 13)

(GMT+08:00) 2018-04-13 17:31:11     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 13a de aprilo, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi substrekas konstruadon de potenca mararmeo;la UN aklamas malavaran helpon de Ĉinio al siriaj infanoj rifuĝintaj en Libano. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde revuis la maran armeon de la Popola Liberiga Armeo en la Suda Ĉina Maro kaj faris gravan paroladon.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, substrekis konstruadon de potenca mararmeo. Granda nombro da novaj submarŝipoj, militŝipoj, militaviadiloj kaj la aviadilŝipo Liaoning estis montritaj dum la revuo. Xi faris paroladon post la revuo, dirante, ke la konstruo de potenca mararmeo kiel longedaŭra aspiro de la ĉina nacio estas grava garantio por realigo de la nacia rejuniĝo. Xi instigis la maran armeon teni politikan honestecon sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, antaŭenigi teknikan novigon kaj konstrui modernan mararmean batal-sistemon. Xi postulis, ke la oficiroj kaj soldatoj devas esti singardaj, defendi interesojn de la lando kaj fari grandan kontribuon por paco kaj stabileco de la regiono kaj la mondo.

Ĉinio kaj Nederlando ĵaŭde konsentis ekspluati siajn komplementajn avantaĝojn por antaŭenigi pragmatan kunlaboron.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun vizitanta nederlanda ĉefministro Mark Rutte en Pekino. Li diris, "Ĉinio rigardas Nederlandon kiel gravan partneron en la Eŭropa Unio (EU), kaj ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Nederlando tendencas al bona disvolvado. En 2014, la du landoj establis ampleksan partnerecon, kiu substrekas malfermon kaj pragmatismon. Ĉinio volas labori plu kun Nederlando por plifortigi altnivelajn vizitojn kaj vastigi kunlaboron en diversaj kampoj."

La ĉina ĉefministro diris, ke Ĉinio volas ekspluati la komplementajn avantaĝojn por plifortigi kunlaboron en agrikulturo, financo, teknologio, interpopolaj interŝanĝoj kaj traktado de klimatŝanĝiĝo. Li aldonis, ke Ĉinio volas importi pli multajn agrikulturajn produktojn kaj altkvalitajn produktojn el Nederlando kaj bonvenigas pli da kompanioj kaj investoj el Nederlando. Li ankaŭ esprimis sian esperon, ke Nederlando partoprenos aktive en la iniciato Zono kaj Vojo por profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn.

Rutte diris, ke la nunaj duflankaj rilatoj disvolviĝas sur alta nivelo, kaj Nederlando volas labori kun Ĉinio por plifortigi strategian komunikadon kaj dialogon kaj profundigi pragmatan kunlaboron. Li aldonis, ke Nederlando firme subtenas liberan komercon kaj oponas protektismon, kaj volas plifortigi la sinergion de evoluigaj strategioj kun Ĉinio.

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis kondolencojn al sia alĝeria paralelulo Abdelaziz Bouteflika pro la letala kraŝo de militaviadilo. En sia mesaĝo, Xi diris, ke li estis skuita de la novaĵoj pri la kraŝo, kiu kaŭzis gravajn perdojn. En la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, kaj ankaŭ en sia propra nomo, Xi esprimis siajn simpatiojn al la vunditoj kaj komunikis siajn plej profundajn kondolencojn al la familioj de la viktimoj.

Ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis kondolencan mesaĝon al sia alĝeria paralelulo, Ahmed Ouyahia, por esprimi sian kondolencon pro la akcidento.

La Internacia Infana Krizokaza Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj ĵaŭde laŭdis la malavaran donacion de Ĉinio, kiu helpis 86,000 siriajn infanojn rifuĝintajn en Libano en 2017. Tanya Chapuisat, reprezentanto de la Internacia Infana Krizokaza Fonduso en Libano, esprimis sian laŭdon en la subskribo de protokolo inter la institucio de la UN kaj Ĉinio ĉe la finiĝo de la lasta helpa projekto de miliono da usonaj dolaroj al siriaj infanoj rifuĝintaj en Libano.

En februaro de 2017, la ĉina registaro liveris al la Internacia Infana Krizokaza Fonduso financan helpon de miliono da dolaroj por la subteno de la infana fundo de la UN al la libana Ministerio pri Edukado. La financa helpo, destinita al garantio de la edukado de ĉiuj infanoj, estis uzata por liveri necesajn provizaĵojn al la rifuĝintaj infanoj, inkluzive de vintraj vestoj kaj skribaroj.

Wang Kejian, ĉina ambasadoro al Libano, kiu ĉeestis la ceremonion, anoncis, ke la projekto finiĝis, ĉar ĉiuj provizaĵoj estis jam transdonitaj. Li ankaŭ reasertis la konsekvencan promeson de Ĉinio pri plibonigo de la homaneca situacio de la siriaj rifuĝintoj.

Proparolanto de la Monda Organizo pri Komerco Keith Rockwell ĵaŭde pozitive taksis la tonikan paroladon, kiun faris ĉina prezidanto Xi Jinping marde en la malferma ceremonio de la jara konferenco de Boao-Forumo por Azio en la ĉina insulo Hainan.

Dum intervjuo kun raportisto el la Ĉina Radio Internacia, Rockwell alte taksis la kvar rimedojn anoncitajn de prezidanto Xi pri pli larĝa malfermo, kiuj inkluzivas faciligon de merkataliro, kreadon de pli alloga medio por investado, fortigon de la protektado de rajtoj de intelekta proprieto kaj grandigon de importado. Li esperis, ke tiuj rimedoj povos plibonigi la situacion kaj superponti malkonsentojn.

Ĝenerala direktoro de la Internacia Mona Fonduso, Christine Lagarde, diris antaŭ nelonge en Honkongo, ke efektivigi restriktojn de importado povas damaĝi ĉiujn, kaj registaroj de ĉiuj landoj devas esti for de ĉia protektismo.

Lagarde faris la rimarkojn dum sia prelego en la Azia Instituto pri Tutmondaj Studoj en la Honkonga Universitato post ĉeesto al la jara konferenco de Boao-Forumo por Azio en la ĉina insulo Hainan. Ŝi diris, ke la Internacia Mona Fonduso estas optimisma pri ekonomia kresko, kaj antaŭe ĝi prognozis, ke en 2018 kaj 2019 la tutmonda ekonomio kreskos per 3,9%, sed nun la kreskado malrapidiĝis pro financa stimulo kaj daŭra altigo de interezprocento.

La Monda Organizo pri Komerco (MOK) ĵaŭde publikigis raporton, prognozante, ke la tutmonda komerco kreskos per 4,4% en la kuranta jaro. La raporto rimarkis, ke komercaj konfliktoj inter iuj ekonomioj eble eskaladiĝos, kaj pro tio pliiĝos necerteco de la komerca perspektivo. La raporto rekonis pozitivan influon de la reformo kaj malfermo de Ĉinio sur la tutmonda komerco. La organizo tiutage publikigis la raporton pri donitaĵoj kaj perspektivo de la tutmonda komerco. Ĝi altigis sian anticipon de komerca kresko de 3,2% ĝis 4,4% kaj prognozis, ke la tutmonda komerco kreskos per 4,0% en la jaro 2019.

Proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Irina Zakharova diris ĵaŭde, ke estas nekonvinkebla la enketrezulto atingita de la Organizo pri Prohibo de Kemiaj Armiloj (OPKA).

La organmizo ĵaŭde publikigis komunikaĵon, dirante, ke ili analizis specimenon de la nerva preparaĵo de la okazaĵo en la brita urbo Salisbury, kaj konfirmis la rezulton de analizado de la britaj aŭtoritatoj.

Zakharova diris en regula gazetara konferenco, ke ĉiuj fakuloj scias, ke samtempe publikigitaj kun la rezulto de enketo devas esti ankaŭ la rezultoj de ekzamenado kaj spektra analizado. Ŝi aldonis, ke Londono ĉiam subtenas disvastigon de malveraj informoj pri la okazaĵo, kaj la rusa flanko opinias, ke publikigo de la tiel nomata enketrezulto estas plia provoko kun la partopreno de la brita sekretservo kontraŭ Rusio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin