Wang Yi interparolis kun papu-nov-gvinea ministro pri eksteraj aferoj

(GMT+08:00) 2018-04-13 18:55:11     Redaktoro:Xiong

La 13an de aprilo Wang Yi, la ĉina ministro pri eksteraj aferoj, en Pekino interparolis kun Rimbink Pato, la papu-nov-gvinea ministro pri eksteraj aferoj.

Wang Yi diris, ke Ĉinio subtenas Papu-Nov-Gvineon pro ĝia ĉi-jara gastigo de la neoficiala kunveno de gvidantoj ene de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) kaj volas kune kun ĝi plifortigas kunlaboron en kadro de AEPK. Wang rimarkigis, ke prezidanto Xi Jinping novembre ĉeestos la neoficialan kunvenon de gvidantoj ene de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, kaj en tia okazo, la du partioj devas rapidigi interŝanĝon en diversaj kampoj, profundigi kunlaboron en kadro de "Unu Zono kaj Unu Vojo", kune protekti plurflankan komercan mekanismon, kaj antaŭenigi la dulandajn rilatojn en novan epokon.

Pato diris, ke la papu-nov-gvinea popolo sincere esperas, ke prezidanto Xi ĉeestos la neoficialan kunvenon de gvidantoj ene de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, kaj Papu-Nov-Gvineo volas kune kun Ĉinio rapidigi la konstruadon de "Unu Zono kaj Unu Vojo", kaj igi la oceanan insullandon modelon de la konstruado de "Unu Zono kaj Unu Vojo".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin