La mondo ricevos pli da profitoj el Hainan

(GMT+08:00) 2018-04-13 23:24:17     Redaktoro:Xiong

Hodiaŭ, la 13an de aprilo, en la kunveno omaĝa al la trideka datreveno de la provinco Hainan kiel ekonomia speciala regiono Xi Jinping, la plej alta gvidanto de Ĉinio, proklamis, ke la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio subtenas al la provinco Hainan konstrui en sia tuta teritorio liberkomercan provejon kaj liberkomercan havenon kun ĉinaj karakteroj surbaze de laŭgrada esplorado kaj laŭpaŝa antaŭenigo. Li postulis, ke la provinco Hainan penu fariĝi nova modelo de la reformado kaj malfermo en la nova epoko de Ĉinio kaj formi al si novan situacion de pli altnivela reformado kaj malfermo.

Tiu ĉi grava paŝo estas strategia aranĝo farita de Ĉinio, adaptiĝanta al la estonteco, kaj estas natura postulo de la ĉina ekonomio, kiu rapide direktiĝas al la celo de pli alta kvalito. Tri tagojn antaŭe prezidanto Xi Jinping en la ĵus finita jarkunveno 2018 de Boao-Forumo por Azio proklamis kvar novajn rimedojn de malfermo al la ekstero; kaj nun, post tri tagoj, la plano proponita de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, konstrui liberkomercan havenon, efektiviĝis en Hainan. Ĉio ĉi tio manifestas la firman volon kaj fidon de Ĉinio, plivastigi la kampon de malfermo al la ekstero kaj ageme antaŭenigi ekonomian tutmondiĝon, kaj tiuj paŝoj sendube kreos por la mondo pli multe da profitoj.

Pli altnivela malfermo nepre alportos pli grandan prosperon. La konstruado de liberkomerca haveno fare de Ĉinio en Hainan kondukos ne nur ĉiuflankan malfermon, sed ankaŭ ĉiudirektan ŝanĝon en leĝoj kaj reglamentoj. Kaj danke al tio Ĉinio alvenigos pli ampleksan malfermon kaj neeviteble liveros pli potencan movforton al la ekonomia tutmondiĝo kaj plurflanka komerca sistemo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin