MOK: Komercaj konfliktoj eble influos anticipon de komerca kresko

(GMT+08:00) 2018-04-13 11:11:44     Redaktoro:Yu
La Monda Organizo pri Komerco (MOK) ĵaŭde publikigis raporton, prognozante, ke la tutmonda komerco kreskos per 4,4% en la kuranta jaro. La raporto rimarkis, ke komercaj konfliktoj inter iuj ekonomioj eble eskaladiĝos, kaj pro tio pliiĝos necerteco de la komerca perspektivo. La raporto rekonis pozitivan influon de la reformo kaj malfermo de Ĉinio sur la tutmonda komerco.

La organizo tiutage publikigis la raporton pri donitaĵoj kaj perspektivo de la tutmonda komerco. Ĝi altigis sian anticipon de komerca kresko de 3,2% ĝis 4,4% kaj prognozis, ke la tutmonda komerco kreskos per 4,0% en la jaro 2019.

La organizo antaŭvidis, ke ĉi-jare la kresko de la tutmonda komerco estas inter 3,1% kaj 5,5%. Tamen ĝi diris, ke komercaj restriktoj kaj similaj rimedoj eble evidente malpliigos la kreskon. Ĝenerala direktoro de la organizo Roberto Azevedo diris en gazetara konferenco, ke rompiĝo de komercaj rilatoj inter ĉefaj ekonomioj deviigos la tutmondan ekonomion for de la kelkjara vojo de reprosperigo kaj minacos la ekonomian kreskon kaj dungadon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin