UN aklamas malavaran helpon de Ĉinio al siriaj infanoj en Libano

(GMT+08:00) 2018-04-13 11:47:00     Redaktoro:Yu

La Internacia Infana Krizokaza Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj ĵaŭde laŭdis la malavaran donacion de Ĉinio, kiu helpis 86,000 siriajn infanojn rifuĝintajn en Libano en 2017.

Tanya Chapuisat, reprezentanto de la Internacia Infana Krizokaza Fonduso en Libano, esprimis sian laŭdon en la subskribo de protokolo inter la institucio de la UN kaj Ĉinio ĉe la finiĝo de la lasta helpa projekto de miliono da usonaj dolaroj al siriaj infanoj rifuĝintaj en Libano.

En februaro de 2017, la ĉina registaro liveris al la Internacia Infana Krizokaza Fonduso financan helpon de miliono da dolaroj por la subteno de la infana fundo de la UN al la libana Ministerio pri Edukado.

La financa helpo, destinita al garantio de la edukado de ĉiuj infanoj, estis uzata por liveri necesajn provizaĵojn al la rifuĝintaj infanoj, inkluzive de vintraj vestoj kaj skribaroj.

Wang Kejian, ĉina ambasadoro al Libano, kiu ĉeestis la ceremonion, anoncis, ke la projekto finiĝis, ĉar ĉiuj provizaĵoj estis jam transdonitaj. Li ankaŭ reasertis la konsekvencan promeson de Ĉinio pri plibonigo de la homaneca situacio de la siriaj rifuĝintoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin