Proparolanto de MOK pozitive taksis prelegon de Xi en Boao

(GMT+08:00) 2018-04-13 12:50:54     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Monda Organizo pri Komerco Keith Rockwell ĵaŭde pozitive taksis la tonikan paroladon, kiun faris ĉina prezidanto Xi Jinping marde en la malferma ceremonio de la jara konferenco de Boao-Forumo por Azio en la ĉina insulo Hainan.

Dum intervjuo kun raportisto el la Ĉina Radio Internacia, Rockwell alte taksis la kvar rimedojn anoncitajn de prezidanto Xi pri pli larĝa malfermo, kiuj inkluzivas faciligon de merkataliro, kreadon de pli alloga medio por investado, fortigon de la protektado de rajtoj de intelekta proprieto kaj grandigon de importado. Li esperis, ke tiuj rimedoj povos plibonigi la situacion kaj superponti malkonsentojn.

Rockwell diris, ke la parolado de prezidanto Xi estas inspiris ĉiujn, kaj ke ke li esperas, ke la rimedoj de Ĉinio plibonigos la nunan situacion kaj helpos solvi malkonsentojn inter ĉefaj membroj de la organizo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin