Malfermiĝis VR-parto de 8a Pekina Filmfestivalo

(GMT+08:00) 2018-04-15 11:36:38     Redaktoro:Yu
Sabate malfermiĝis la parto de virtuala realaĵo de la 8a Pekina Filmfestivalo. Estas la unua fojo, ke la Pekina Filmfestivalo havas la parton de virtuala realaĵo. La inaŭguron ĉeestis franca reĝisoro Celine Tricart, usona produktoro Erik Donley kaj usona reĝisoro kaj kameraisto Sam Gezari kiel honoraj gastoj. Multaj vizitantoj uzis aparatojn de virtuala realaĵo, havante la senton, ke kvazaŭ ili estus la ĉeestantoj de la scenoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin