Ĉinio urĝas rilatajn partiojn pri Sirio solvi demandon per dialogo

(GMT+08:00) 2018-04-15 12:29:36     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris sabate, ke Ĉinio urĝas la rilatajn partiojn reveni al la kadro de internacia leĝo kaj solvi la sirian demandon per dialogo kaj intertraktado.

Kiam raportistoj demandis Hua pri komentoj de Ĉinio pri la militaj batoj de Usono, Britio kaj Francio kontraŭ Sirio, ŝi diris, ke Ĉinio oponas la uzon de milita forto en internaciaj rilatoj kaj vokas respekti la suverenecon, sendependecon kaj teritorian integrecon de aliaj landoj.

Hua diris, ke ĉiu unuflanka milita agado preterpasanta la Sekurecan Konsilion malobeas la celon kaj principojn de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj malobservas la principojn de internacia leĝo kaj la bazajn normojn regantajn internaciajn rilatojn, kaj pli komplikos la sirian demandon. Ĉinio urĝas rilatajn partiojn reveni al la kadro de internacia leĝo kaj solvi la demandon per dialogo kaj intertraktado.

La tri landoj asertis, ke la militaj batoj estis lanĉitaj por respondi al la suspektata kemia atako en Sirio. Hua diris, ke Ĉinio opinias, ke ampleksa, senpartia kaj objektiva enketo devas esti efektivigita por atingi fidindan konkludon, kiu povas elteni la provon de tempo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin