Sekureca Konsilio de UN ne povis adopti rezolucion skizitan de Rusio

(GMT+08:00) 2018-04-15 13:03:24     Redaktoro:Yu

Rezolucio, kiun skizis Rusio por kondamni la militajn batojn de Usono, Francio kaj Britio kontraŭ Sirio, ne povis esti adoptita de la Sekureca Konsilio sabate.

Nur tri el la 15 membroj de la Sekureca Konsilio voĉdonis por, ok kontraŭ kaj kvar sin detenis.

Por adopto, rezolucio postulas almenaŭ naŭ favorajn voĉojn kun kondiĉo, ke neniu el la konstantaj membroj - Britio, Ĉinio, Francio, Rusio, Usono – vetoas ĝin.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin