Assad: Atako gvidata de Usono reflektas malsukceson de okcidento en atingo de celoj en Sirio

(GMT+08:00) 2018-04-15 13:37:48     Redaktoro:Yu

Siria prezidento Bashar al-Assad diris sabate, ke la atako gvidata de Usono kontraŭ Sirio reflektas la malsukceson de okcidentaj potencoj en atingo de celoj en Sirio post la malvenko de armitaj ribeluloj subtenataj de fremdaj landoj.

La siria ŝtata novaĵ-agentejo SANA raportis, ke Assad faris la rimarkojn dum telefona konversacio kun irana prezidento Hassan Rouhani, kiu telefonvokis Assad post la atako gvidata de Usono kontraŭ Sirio.

Assad diris, ke la atako okazis, post kiam la koloniaj fortoj subtenantaj teroristojn rimarkis, ke ili perdis la regadon kaj sentis, ke ili perdis kredindecon antaŭ sia popolo kaj la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin