Ĉina delegito urĝas rilatajn partiojn pri Sirio reveni al kadro de leĝo

(GMT+08:00) 2018-04-15 15:13:05     Redaktoro:Yu

La Sekureca Konsilio de la UN sabate okazigis urĝan publikan kunvenon, post kiam Usono, Francio kaj Britio lanĉis militajn batojn kontraŭ Sirio. Ĉina delegito vokis ĉiujn rilatajn partiojn pri la demando de Sirio reveni al la kadro de internacia leĝo kaj solvi la demandon per dialogo kaj konsiliĝo.

Ma Zhaoxu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, diris en la kunveno, ke Ĉinio urĝas ĉiujn rilatajn partiojn sin deteni de agoj, kiuj povas eskaladi la situacion, reveni al la kadro de internacia leĝo kaj solvi la demandon per dialogo kaj konsiliĝo. Li akcentis, ke ampleksa, senpartia kaj objektiva enketo devas esti efektivigita por atingi fidindan konkludon, kiu povas elteni provon de historio. Li aldonis, ke Ĉinio volas ludi plu pozitivan kaj konstrueman rolon por politika traktado de la siria demando kaj konservado de paco kaj stabileco de Mez-Oriento kaj la mondo.

Tiutage, la Sekureca Konsilio ne povis adopti rezolucion, kiun skizis Rusio por kondamni la militajn batojn de Usono, Francio kaj Britio kontraŭ Sirio. Nur tri el la 15 membroj de la Sekureca Konsilio voĉdonis por, ok kontraŭ kaj kvar sin detenis.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin