Malfermiĝis la 8a Pekina Filmfestivalo

(GMT+08:00) 2018-04-16 14:19:26     Redaktoro:Xiong

Dimanĉe vespere en Pekino malfermiĝis la 8a Pekina Filmfestivalo. Tiu filmfestivalo estas ne nur grava ventomontrilo por la tutmonda filmmerkato, sed ankaŭ grava platformo por interŝanĝo kaj kunlaboro de ĉinaj kaj fremdlandaj filmistoj.

Vicprezidanto de la Organiza Komitato de la filmfestivalo Du Feijin diris, ke ekde la jaro 2010, kiam oni starigis la filmfestivalon, ĝi prezentis ĉarmon de filmoj, trejnis kapablulojn por filmoj kaj prosperigis la filmkulturon. Nun la Pekina Filmfestivalo jam fariĝas internacia profesia kaj noviga altnivela merkatbazita akazaĵo.

Ĉi-foje la Pekina Filmfestivalo okazas de 15a ĝis la 22a de aprilo. La enhavoj inkluzivas aljuĝadon de la premio "TianTan", prezentadon de enlandaj kaj eksterlandaj filmoj, dialogojn kaj forumojn pri filmoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin