Novaĵoj  (Aprilo 16)

(GMT+08:00) 2018-04-16 16:16:07     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 16a de aprilo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina kaj japana ministroj pri eksterlandaj aferoj interparolis pri duflankaj rilatoj; la Korea Demokratia Popola Respubliko promesis firmigi amikecon kun Ĉinio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉinio kaj Japanio konsentis firmigi la tendencon de plibonigo de duflankaj rilatoj dum renkontiĝo inter ĉina konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj japana ministro pri eksterlandaj aferoj Taro Kono dimanĉe en Tokio.

Wang diris, ke duflanka rilato inter Ĉinio kaj Japanio tendencas al plibonigo, kvankam ankoraŭ ekzistas iuj komplikaj kaj sentivaj faktoroj. Li diris, ke li vizitas Japanion laŭ la invito de la japana flanko por respondi al la pozitiva sinteno de Japanio al Ĉinio, kiu daŭris dum kelka tempo, kaj li esperas, ke la vizito estos grava paŝo por revenigi duflankajn rilatojn al la normala vojo, krei kondiĉon kaj fari preparon por venontaj altnivelaj interŝanĝoj. Wang diris, ke ĉi tiu jaro markas la 40an datrevenon de la subskribo de la Ĉina-Japana Traktato de Paco kaj Amikeco, la 20an datrevenon de la Ĉina-Japana Komuna Deklaracio kaj la 10an datrevenon de Ĉina-Japania Komuna Deklaro pri Ĉiuflanka Antaŭenigo de Strategiaj Reciprokprofitaj Rilatoj, kaj la du flankoj devas antaŭenigi longtempan kaj stabilan disvolvadon de duflankaj rilatoj en la ĝusta direkto, persistante en siaj originalaj intencoj pri subskribo de ĉi tiuj dokumentoj, firmigante la fundamenton de duflankaj rilatoj, prenante la historion kiel spegulon kaj kreante la estontecon kune.

Kono diris, ke la vizito de Wang estas grava marko por plibonigo de duflankaj rilatoj, kaj Japanio esperas kapti la nunajn ŝancojn por antaŭenigi daŭran disvolvadon de duflankaj rilatoj. Li diris, ke Japanio arde atendas kaj bonvenigas ĉinan ĉefministron Li Keqiang viziti Japanion kaj ĉeesti la triflankan pintkunvenon de gvidantoj inter Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio. Li aldonis, ke Japanio persistos pri la principoj establitaj en la kvar gravaj politikaj dokumentoj inter la du landoj kaj sekvas la vojon de paca disvolvado kaj defendan politikon.

Wang Yi estas en Japanio por tritaga oficiala vizito ekde dimanĉo kaj kunprezidos la kvaran altnivelan ekonomian dialogon inter Ĉinio kaj Japanio kun japana ministro pri eksterlandaj aferoj.

La plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), Kim Jong Un, sabate promesis aldoni novan ĉapitron al la amikeco kun Ĉinio dum renkontiĝo kun altranga ĉina oficialulo en Pjongjango.

Kim, prezidanto de la Korea Laborista Partio kaj prezidanto de la Ŝtatafera Komisiono de la KDPR, renkontiĝis kun Song Tao, estro de la Internacia Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) sabate en la stabejo de la Centra Komitato de la Korea Laborista Partio.

Dum la renkontiĝo, Kim esprimis siajn salutojn al ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ Xi Jinping kaj bonvenigis la ĉinan arttrupon estratan de Song, kiu ĉeestos la Internacian Amikan Artfestivalon, nomatan Printempo de Aprilo en Pjongjango.

Kim diris, ke antaŭ nelonge li faris historian viziton al Ĉinio, dum kiu li havis longtempajn kaj signifajn diskutojn kaj interŝanĝojn kun Xi. La du gvidantoj atingis gravan konsenton, kaj la renkontiĝo akiris fruktodonajn rezultojn. Li aldonis, ke en la momento, kiam la amikaj rilatoj inter la KDPR kaj Ĉinio disvolviĝas al nova kaj pli alta stadio, ĝenerala sekretario Xi sendis altnivelan kaj grandskalan grupon al la KDPR, kio reflektas, ke Xi alte taksas la efektivigon de la konsento kaj montras siajn amikajn sentojn por la popolo de la KDPR.

Song diris, ke la du gvidantoj havis historian renkontiĝon en Pekino kaj atingis gravan konsenton, kio malfermis novan ĉapitron de la duflankaj rilatoj. Song aldonis, ke la vizito de la ĉina artgrupo al la KDPR celas efektivigi la konsenton, riĉigi la amikecon inter la du landoj, antaŭenigi interŝanĝojn kaj kunlaboron inter la du partioj kaj plifortigi kulturajn kaj artajn interŝanĝojn inter la du landoj.

La du flankoj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri plifortigo de interŝanĝoj kaj kunlaboro inter la du partioj kaj du landoj kaj pri internaciaj kaj regionaj demandoj de komunaj zorgoj.

Kenvin Rudd, eksa aŭstralia ĉefministro, estro de Politika Instituto de la Azia Asocio de Usono, diris sabate, ke en la pasintaj 40 jaroj post komenciĝo de reformo kaj malfermo Ĉinio akiris rimarkindan atingon, kaj la plej granda sukceso estas, ke ĝi liberigis kelkcent milionojn da ĉinoj el malriĉeco. Li faris la rimarkojn en intervjuo kun raportistoj en la usona urbo Filadelfio. Li diris, ke li estas veterana oficialulo lernanta la ĉinan lingvon kaj ĉinan kulturon kaj atestis profundajn ŝanĝiĝojn alportitajn de la reformo kaj malfermo al Ĉinio.

Rusa prezidento Vladimir Putin dimanĉe interparolis kun sia irana paralelulo Hassan Rouhani per telefono. Ambaŭ opiniis, ke la militaj batoj de Usono kaj ĝiaj aliancanoj kontraŭ Sirio malobservis internacian leĝon kaj serioze damaĝos la perspektivon de politika traktado de la siria demando.

Laŭ la retejo de Kremlo, la du ŝtatestroj interŝanĝis opiniojn pri la situacio en Sirio post militaj batoj de Usono kaj ĝiaj aliancanoj. Putin akcentis, ke estos neevitebla malkvieto en la internacia situacio, se okazos plu tiaj agoj malobservantaj la Ĉarton de la UN. La du flankoj diskutis ankaŭ pri la situacio en Mez-Oriento, inkluzive de Jemeno, kaj kunlaboro kaj grandigo de komerco inter Rusio kaj Irano.

Gvidantoj de arabaj landoj dimanĉe alvokis la internacian komunumon komenci sendependan enketon pri la raportita kemia atako en Sirio.

La gvidantoj faris la alvokon en la Pintkunveno de la Araba Ligo en la saud-arabia orienta urbo Zahran. Deklaracio publikigita post la kunveno diris, ke la gvidantoj strikte observas agadojn de okcidentaj landoj kontraŭ Sirio kaj forte kondamnas uzon de kemiaj armiloj kontraŭ la siria popolo.

La deklaracio reasertis la neceson de traktado de la siria demando per politika vojo kaj vokis ĉiujn fremdlandajn trupojn retiriĝi el Sirio por konservi la suverenecon kaj teritorian integrecon de Sirio.

Miloj da irakanoj okazigis manifestacion dimanĉe en la ĉefurbo Bagdado, oponante la militajn batojn de Usono, Britio kaj Francio kontraŭ Sirio.

La manifestacio okazis sur la Placo de Liberiĝo en la centro de Bagdado. La manifestaciantoj kun alte levitaj naciaj flagoj de Irako kaj Sirio montris sloganojn, kondamnante la atakon de la tri landoj kontraŭ Sirio. Organizanto de la manifestacio diris, ke la milita atako de Usono, Britio kaj Francio kontraŭ Sirio estas senmaska agreso kaj malobservas internacian leĝon kaj humanitarajn normojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin