Putin kaj Rouhani telefone diskutis pri situacio en Sirio

(GMT+08:00) 2018-04-16 14:49:26     Redaktoro:Yu

Rusa prezidento Vladimir Putin dimanĉe interparolis kun sia irana paralelulo Hassan Rouhani per telefono. Ambaŭ opiniis, ke la militaj batoj de Usono kaj ĝiaj aliancanoj kontraŭ Sirio malobservis internacian leĝon kaj serioze damaĝos la perspektivon de politika traktado de la siria demando.

Laŭ la retejo de Kremlo, la du ŝtatestroj interŝanĝis opiniojn pri la situacio en Sirio post militaj batoj de Usono kaj ĝiaj aliancanoj. Putin akcentis, ke estos neevitebla malkvieto en la internacia situacio, se okazos plu tiaj agoj malobservantaj la Ĉarton de la UN.

La du flankoj diskutis ankaŭ pri la situacio en Mez-Oriento, inkluzive de Jemeno, kaj kunlaboro kaj grandigo de komerco inter Rusio kaj Irano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin