Arabaj landoj urĝas komenci sendependan enketon pri raportita kemia atako en Sirio

(GMT+08:00) 2018-04-16 14:54:31     Redaktoro:Yu

Gvidantoj de arabaj landoj dimanĉe alvokis la internacian komunumon komenci sendependan enketon pri la raportita kemia atako en Sirio.

La gvidantoj faris la alvokon en la Pintkunveno de la Araba Ligo en la saud-arabia orienta urbo Zahran. Deklaracio publikigita post la kunveno diris, ke la gvidantoj strikte observas agadojn de okcidentaj landoj kontraŭ Sirio kaj forte kondamnas uzon de kemiaj armiloj kontraŭ la siria popolo.

La deklaracio reasertis la neceson de traktado de la siria demando per politika vojo kaj vokis ĉiujn fremdlandajn trupojn retiriĝi el Sirio por konservi la suverenecon kaj teritorian integrecon de Sirio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin