Ĉinaj kaj alilandaj filmistoj diskutis pri kunproduktado de filmo

(GMT+08:00) 2018-04-17 11:06:50     Redaktoro:Selena

En la 16a de aprilo, la 8a Pekina Internacia Filmfestivalo okazigis forumon pri kunlaboro por kune produkti filmojn. Pluraj filmistoj, inkluzive de usona reĝisoro Rob Minkoff kaj plenuma administranto de la media grupo Huayi-Fratoj, kolektiĝis kaj diskutis pri efikaj rimedoj por kune produkti filmojn meze de diversaj landoj.

Stephen Odell, ĝenerala direktoro pri internacia distribuo de Kolombia Filmo de SONY informis, ke nun li kunlaboras kun ĉinaj filmistoj por produkti iun movbildan filmon.

"Nia sekva filmo estas pri Ĉinio. Nun ni serĉas taŭgajn ĉinajn mitajn rakontojn, ekzemple pri drako. Ni atribuas grandan gravecon al elekto de bonaj temoj kaj faras filmojn."

Kvankam la perspektivo de kunlabora produkto de filmoj estas brila, tamen la procezo ne estas tiel glata. Tia kunlaboro bezonas transpaŝi kulturajn obstaklojn de diversaj landoj, obei kaj respekti regulojn de diversaj landoj rilate al leĝo, ekonomio kaj socio kaj kunordigi kutimojn, ritmojn kaj formojn de filmistoj. Sukceso de tia kunlaboro ĝenerale montras profundan kunlaboron en filma produktado.

"Plej gravaj estas homoj, kiuj venas al kinejo por spekti filmojn. Antaŭ dek jaroj, ni venis al Ĉinio por kamerai iun filmon pri Ĉinio, la rilatoj inter nia grupo kaj ĉinaj filmistoj estas harmoniaj, kaj ni bezonas kunlabori kun tiuj ĉinaj filmistoj por ke nia filmo povu montri la veran situacion."

Wang Zhonglei, plenuma administranto de la media grupo Huayi-Fratoj opinias, ke la ĉina film-merkato altiras al si atenton de pli kaj pli multaj alilandaj filmkompanioj, kiuj iniciate konsideras kunlaboron kun ĉinaj filmoj kaj la ĉina filmmerkato.

"Mi proponas, ke ni komencas kunlaboron ekde la ĉeno de distribuo, kaj kamerao de movbildaj filmoj estas bona direkto, ĉar tio helpas eviton de miskompreno pri lingvoj, figuroj kaj koncepvaloro."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin