La mondo profitas de Iniciato Zono kaj Vojo – intervjuo en Ĉina Internacia Juvela Foiro 2018

(GMT+08:00) 2018-04-17 16:11:49     Redaktoro:Ĝoja

De la 13-a ĝis la 16-a de aprilo en Pekino okazis Ĉina Internacia Juvela Foiro 2018, kiun partoprenis pli ol du mil kompanioj el pli ol tridek landoj de la mondo. Inter ili venis el Pollando preskaŭ dudek kompanioj sub la apogo de la pola registaro.  Dimanĉe (la 15-an de aprilo) esperantistoj kaj geedzoj el Pollando s-ro Wojciech Mysiara kaj s-ino Marzena Staniszewska-Mysiara ricevis intervjuon de Ĝoja el Ĉina Radio Internacia. Danke al ili samtempe estis intervjuitaj s-ino Maja Justyna, oficisto pri projektoj de Ekonomika Disvastiga Departemento de la pola registaro, kaj s-ro Michał Kosior, konsilisto de Internacia Sukcena Asocio.


Wojciech Mysiara (maldekstre) kaj Marzena Staniszewska-Mysiara (dekstre)

Dum la intervjuo, la geedzoj Wojciech Mysiara kaj Marzena Staniszewska-Mysiara rakontis pri ilia sperto de foiroj, ilia komerco, kono kaj espero pri la ĉina merkato kaj pri la iniciato Zono kaj Vojo, ktp.

Jen la intervjuo.



Maja Justyna (maldekstre antaŭe) kaj Michał Kosior (maldekstre malantaŭe) ricevis intervjuon kaj Wojciech Mysiara servis kiel interpretisto.

S-ino Maja Justyna, oficiston pri projektoj de Ekonomika Disvastiga Departemento de la pola registaro, kaj s-ro Michał Kosior, konsilisto de Internacia Sukcena Asocio, babilis pri foiro-programoj kaj metodoj por pliigi negocojn inter Pollando kaj Ĉinio kadre de la iniciato Zono kaj Vojo.

Jen la babilado



Esperanto-juvelo (verda stelo), dezajnita de la geedzoj Wojciech Mysiara kaj Marzena Staniszewska-Mysiara

La geedzoj Wojciech Mysiara kaj Marzena Staniszewska-Mysiara rakontis pri Esperanto-juvelo.


S-ro Wojciech Mysiara rakontis pri modo.


S-ro Michał Kosior, konsilisto de Internacia Sukcena Asocio, rakontis pri sukceno.


Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin