Wang Yi intervidiĝis kun japana-ĉinaj amikecaj organizoj

(GMT+08:00) 2018-04-17 14:41:53     Redaktoro:Xiong
Lunde ĉina stat-konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi intervidiĝis kun 7 japana-ĉinaj amikecaj organizoj en Tokio.

Wang diris, ke li ĝojas intervidiĝi kun ĉiuj malnovaj amikoj de japana-ĉinaj amikecaj organizoj, kiuj estas subtenantoj, antaŭenpuŝantoj kaj konstruantoj de la afero pri la amikeco inter Ĉinio kaj Japanio.

Wang montris, ke li vizitas Japanion laŭ la invito de la japana flanko por respondi al la pozitiva sinteno de Japanio al Ĉinio, kiu daŭris dum kelka tempo, kaj li esperas, ke la vizito estos grava paŝo por revenigi duflankajn rilatojn al la normala vojo.

Wang emfazis, ke popola amikeco estas grava havaĵo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, kaj ankaŭ bona tradicio de la dulandaj popoloj. En la nova situacio, la rilatoj inter la du landoj vizaĝas al nova deirpunkto. Li esperis, ke homoj el la dulandaj diversaj rondoj aktive akcelos kulturajn interŝanĝojn inter Ĉinio kaj Japanio, antaŭenpuŝos interpopolajn interŝanĝojn de la du landoj, akcelos amikecon inter la du landoj, precipe instigos la junulojn daŭrigi la amikecon inter Ĉinio kaj Japanio.

Reprezentantoj de la japanaj amikecaj organizoj diris, ke Japanio kaj Ĉinio estas gravaj najbaroj. La amikeca afero de la du landoj estas konforma al la fundamentaj interesoj de la du landoj kaj iliaj popoloj. Ĉiuj rondoj en Japanio estas trankvilaj pro la pliboniĝo de la dulandaj rilatoj, kaj ili volas ludi plu sian rolon por aktive antaŭenpuŝi interpopolajn interŝanĝojn de la du landoj, profundigi la tradician amikecon de la dulandaj popoloj kaj daŭrigi la amikecon de la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin