Ĉina ekonomio kreskis per 6,8% en unua kvarono de 2018

(GMT+08:00) 2018-04-17 13:55:34     Redaktoro:Yu

Oficialaj donitaĵoj montris marde, ke la ĉina ekonomio havis solidan komencon de la jaro per la kresko de 6,8% en la unua trimestro.

La Nacia Buroo de Statistiko diris, ke la malneta enlanda produkto kalkuliĝis al 19,88 duilionoj da juanoj en la unua kvarono de 2018, je 6,8% pli ol la responda periodo de la lasta jaro laŭ kompareblaj prezoj, kaj la kresko estis egala kun tiu en la antaŭa kvarono.

Proparolanto de la Nacia Buroo de Statistiko, Xing Zhihong, diris en gazetara konferenco, ke la ekonomio havis bonan komencon kaj montris bonan tendencon en disvolvado, konstantan progreson en altgradigo kaj pli bonajn kvaliton kaj efikon.

Li diris, ke la kresko de la malneta enlanda produkto ankoraŭ estis en la amplekso de 6,7% ĝis 6,9% por 11 trimestroj, kun stabilaj senlaboreco kaj inflacio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin