Ĉinio urĝas Usonon traktos ĉinajn kompaniojn laŭleĝe kaj juste

(GMT+08:00) 2018-04-17 14:33:48     Redaktoro:Yu

La ĉina Ministerio de Komerco marde urĝis Usonon krei senpartian, justan kaj stabilan leĝan kaj politikan medion por ĉinaj kompanioj.

La ministerio faris la rimarkojn je kelkaj horoj post kiam la usona Komerca Departemento anoncis aktivigon de rifuzo al eksportaj privilegioj kontraŭ la korporacio ZTE, avangarda ĉina fabrikanto de telekomunikaj ekipaĵoj pro suspektata malobservo de la Reguloj de Eksporta Administrado.

Proparolanto de la ministerio diris, ke la ministerio strikte spuros la kazon kaj pretas preni necesajn rimedojn por protekti la leĝajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj kompanioj. La proparolanto aldonis, ke la kompanio ZTE havas vastan komercan kaj investan kunlaboron kun centoj da usonaj kompanioj, kreante dekmilojn da laborpostenoj en Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin