Siria aerdefenda sistemo interkaptis plurajn misilojn pafitajn al aerbazo

(GMT+08:00) 2018-04-17 14:51:14     Redaktoro:Yu

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke la siria aerdefenda sistemo interkaptis ĉiujn misilojn pafitajn al la aerbazo en la centra provinco Homs post la marda noktomezo.

La raportoj diris, ke la misiloj celis la aerbazon Shayrat en Homs, kaj ĉiu el ili estis interkaptita, tamen restas nekonata la fonto de tiuj misiloj. La sama aerbazo estis trafita de usona misilo en aprilo de 2017 pro akuzoj pri uzo de kemiaj armiloj fare de la siria armeo en la provinco Idlib en la sama jaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin