Ĉinio kaj Japanio okazigos intertraktadon pri maraj aferoj

(GMT+08:00) 2018-04-17 18:21:13     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke Ĉinio kaj Japanio okazigos la naŭan altnivelan konsiliĝon pri maraj aferoj en Sendai, Japanio, ĵaŭde kaj vendrede.

Proparolanto Hua Chunying diris en regula gazetara konferenco, ke oficialuloj el ministerioj pri eksterlandaj aferoj, defendaj ministerioj, leĝplenumaj kaj administraj departementoj pri maraj aferoj de ambaŭ landoj ĉeestos la intertraktadon.

Hua diris, ke Ĉinio atendas plene interŝanĝi opiniojn kun Japanio pri maraj aferoj de komuna zorgo kaj plifortigi interkomprenon kaj reciprokan fidon kun Japanio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin