Ĉina vicprezidanto renkontiĝis kun delegacio de Komunista Partio de Vjetnamio

(GMT+08:00) 2018-04-17 20:36:47     Redaktoro:Yu

Ĉina vicprezidanto Wang Qishan marde renkontiĝis kun delegacio de la Komunista Partio de Vjetnamio (KPV) en Pekino.

La vjetnama delegacio estis gvidata de Nguyen Van Binh, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPV kaj de la Sekretariejo de la Centra Komitato.

Wang diris dum la renkontiĝo, ke socialismo kun ĉinaj trajtoj eniris novan epokon, kaj necesas subteni la gvidadon de la partio kaj firme persisti en serĉado de la nova vizio de novigema, kunordigita, verda kaj malferma disvolviĝo, kiu estas por ĉiuj. Wang akcentis, ke necesas ankaŭ adopti kunordigitan manieron por trakti la rilaton inter ekzistado kaj evoluigo kaj inter efikeco kaj egaleco kaj realigi transiron de la ĉina ekonomio de la fazo de rapida kresko al la etapo de altkvalita disvolviĝo, kio konformas al la plej fundamentaj bezonoj de la ĉina popolo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin