Xi vokis krei novan situacion de nacia sekureco por nova epoko

(GMT+08:00) 2018-04-18 11:53:42     Redaktoro:Selena
Xi vokis krei novan situacion de nacia sekureco por nova epoko

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde akcentis, ke klopodoj devas esti faritaj por amplekse efektivigi tutecan koncepton de nacia sekureco kaj krei novan situacion de nacia sekureco en la nova epoko.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn marde en la unua kunveno de la Komisiono pri Nacia Sekureco de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.

Xi substrekis klopodojn por plifortigi la centralizitan kaj unuigitan gvidadon de la partio pri nacia sekureco kaj liveri firman sekurecan garantion por atingi la du centjarajn celojn kaj realigi la ĉina revon de nacia rejuniĝo. Li urĝis konkretajn klopodojn por protekti politikan sekurecon, establi perfektan sistemon de nacia sekureco, plibonigi strategiojn kaj politikojn de nacia sekureco kaj plifortigi konstruon de kapablo. Li akcentis subteni absolutan gvidadon de la Komunista Partio de Ĉinio pri nacia sekureco kaj efektivigi pli fortan kaj efikan gvidadon kaj kunordigon.

Ankaŭ altrangaj gvidantoj Li Keqiang kaj Li Zhanshu ĉeestis la kunvenon, kiun prezidis Xi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin