Ĉina filmo—de granda lando al potenca lando

(GMT+08:00) 2018-04-18 14:51:35     Redaktoro:Selena

En la 17a de aprilo, la 8a Pekina Internacia Filmfestivalo okazigis forumon pri disvolviĝo de la ĉina filmo. Pluraj filmistoj kaj profesiuloj de filmaj universitatoj kaj kolegioj kolektiĝis por diskuti pri disvolviĝo de la ĉina filmo.

Si Ruo, profesoro de Kolegio de Teatro, Filmo kaj Televido de Ĉina Komunika Universitato, diris, ke estas nepre kapti la bonŝancon por transformi Ĉinion, la grandan landon de filmo, en la potencan.

"Ni devas klare scii, ke la enspezoj de vendbiledoj de filmoj ankoraŭ kreskos en certaj periodoj, kaj tio estas tre bona garantio por transformo kaj altgradigo de la industrio. Cetere bazaj ekipaĵoj kaj trejno al filmistoj estas kontentigaj post multjara disvolviĝo. Leĝo por Akceli ĉinajn filmojn, efektivigita ekde la pasinta jaro, kreas bonan medion por disvolviĝo de la industrio."

Kompreneble ankoraŭ restas problemoj kaj mankoj dum pompa disvolviĝo de la industrio. Yu Jianhong, vicdirektoro de Pekina Filma Akademio, direktoro de Junulara Filma Studio, proponis altigi kvaliton de filmproduktado per la sistemo de produktantoj.

"Al la industrio mankas kvalifikitaj produktantoj, kiuj povas konsideri la tutan produktadon de filmoj."

Tiuj filmistoj samtempe menciis, ke nun la disvolviĝo de ĉinaj filmoj plej parte dependas de la enspezoj de filmbiledoj, tamen la kvanto de aldonaj filmaj produktoj devas okupi pli grandan proporcion en maturaj filmaj merkatoj. En tiu senco, restas granda latenta forto por la estonteco de la ĉina filma industrio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin