Novaĵoj  (Aprilo 18)

(GMT+08:00) 2018-04-18 16:39:47     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj bonvenigas vin al nia merkreda elsendo.. Hodiaŭ estas la 18a de aprilo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi vokis krei novan situacion de nacia sekureco por nova epoko; Ĉinio kaj Japanio okazigos intertraktadon pri maraj aferoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde akcentis, ke klopodoj devas esti faritaj por amplekse efektivigi tutecan koncepton de nacia sekureco kaj krei novan situacion de nacia sekureco en la nova epoko.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn marde en la unua kunveno de la Komisiono pri Nacia Sekureco de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.

Xi substrekis klopodojn por plifortigi la centralizitan kaj unuigitan gvidadon de la partio pri nacia sekureco kaj liveri firman sekurecan garantion por atingi la du centjarajn celojn kaj realigi la ĉina revon de nacia rejuniĝo. Li urĝis konkretajn klopodojn por protekti politikan sekurecon, establi perfektan sistemon de nacia sekureco, plibonigi strategiojn kaj politikojn de nacia sekureco kaj plifortigi konstruon de kapablo. Li akcentis subteni absolutan gvidadon de la Komunista Partio de Ĉinio pri nacia sekureco kaj efektivigi pli fortan kaj efikan gvidadon kaj kunordigon.

Ankaŭ altrangaj gvidantoj Li Keqiang kaj Li Zhanshu ĉeestis la kunvenon, kiun prezidis Xi.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke se Usono daŭre endangerigos multflankecon kaj liberan komercon, Ĉinio estas preta kaj prenos rimedojn por protekti ilin.

Proparolanto Hua Chunying faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco. Hua diris, ke Ĉinio montris sian klaran starpunkton en multaj okazoj, ke Ĉinio kaj Usono devas respekti unu la alian, trakti unu la alian egale kaj serĉi kungajnajn rezultojn. Ŝi diris, ke dum intertraktadoj kun Ĉinio en la lastaj tagoj, Japanio kaj Hindio ambaŭ esprimis sian subtenon al la multflanka komerca sistemo kaj tutmonda liberkomerca reĝimo kun la Monda Organizo pri Komerco ĉe la kerno. Multaj eksterlandaj gvidantoj esprimis similajn opiniojn. Ŝi aldonis, ke 107 usonaj komercaj grupoj oponas la planon de la usona registaro pri altrudi aldonajn tarifojn al ĉinaj varoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke Ĉinio kaj Japanio okazigos la naŭan altnivelan konsiliĝon pri maraj aferoj en Sendai, Japanio, ĵaŭde kaj vendrede.

Proparolanto Hua Chunying diris en regula gazetara konferenco, ke oficialuloj el ministerioj pri eksterlandaj aferoj, defendaj ministerioj, leĝplenumaj kaj administraj departementoj pri maraj aferoj de ambaŭ landoj ĉeestos la intertraktadon. Hua diris, ke Ĉinio atendas plene interŝanĝi opiniojn kun Japanio pri maraj aferoj de komuna zorgo kaj plifortigi interkomprenon kaj reciprokan fidon kun Japanio.

Unesko marde diris, ke du pliaj ĉinaj ejoj ricevis la Etiketon de Tutmonda Geoparko de la organizo, ĉar ili montras la geologian diversecon de la planedo.

Unesko diris en deklaro, ke la Plenuma Estraro de Unesko aprobis la nomumojn de 13 novaj geoparkoj el 11 landoj kaj regionoj en Afriko, Azio, Eŭropo kaj Nord-Ameriko, inkluzive de la du ĉinaj ejoj, la Geoparko Guangwushan-Nuoshuihe kaj la Geoparko Huanggang Dabieshan. La Geoparko Guangwushan-Nuoshuihe, troviĝanta en la urbo Bazhong en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan, montras naturajn pejzaĝojn kiel karstajn kaj tektonajn landformojn, akvofalojn kaj lagetojn. La deklaro de Unesko diris, ke ĝi estas grava loko por analizi la geologian evoluadon de periferiaj basenoj, pro sia situacio en la transira zono inter sudaj kaj nordaj karstaj formoj.

La dua nomumita ĉina geoparko estas Huanggang Dabieshan en la centra procinvo Hubei. La geoparko kiel la plej antikva kontinenta kerno de la montara zono montras la geologian evoluadon de la regiono. Ĝi estas kombinaĵo de grenat-biotito-gnejeso kaj verdŝtona zono. Ĉi tiuj rokoj estis formitaj sub granda premo kaj altaj temperaturoj kaj aĝas pli ol 2,8 miliardojn da jaroj.

Rusa ĉefministro Dmitry Medvedev diris marde, ke la registaro promesis subteni rusajn entreprenojn, kiuj estis submetitaj de Usono al sankcioj.

La novaĵ-agentejo ITAR-Tass raportis, ke Medvedev diris en renkontiĝo kun la membroj de la estraro de la Rusa Unio de Industriistoj kaj Entreprenistoj, ke la registaro subtenos rusajn entreprenojn, kiuj estis enskribitaj de Usono en la liston de sankcioj, precipe konservos la produktadon de entreprenoj kaj laborpostenojn. Li aldonis, ke Rusio devas turni tiujn subtenojn en disvolvajn rimedojn por plenforte akceli longperiodan disvolvadon de entreprenoj.

Lunde en la nederlanda urbo Hago, la Plenuma Direkcio de la Organizo pri Prohibo de Kemiaj Armiloj (OPKA) okazigis kunvenon por diskuti akuzon pri uzo de kemiaj armiloj kontraŭ Sirio. Rusa delegito staris kontraŭ tiuj de Usono, Britio kaj Francio en la diskuto, petante la teamon de la Organizo pri Prohibo de Kemiaj Armiloj konstati la kazon kiel eble plej baldaŭ.

Alexander Shulgin, konstanta reprezentanto de Rusio al la Organizo pri Prohibo de Kemiaj Armiloj, diris en la kunveno, ke la akuzo pri uzo de kemiaj armiloj kontraŭ la siria registaro estas planita provoko, kiu celas trompi la internacian komunumon kaj pravigi la agresan konduton de okcidentaj landoj.

Rusa prezidento Vladimir Putin marde telefone konversaciis kun germana ĉefministro Angela Merkel. Ambaŭ esprimis volon solvi la sirian demandon per politikaj kaj diplomatiaj klopodoj, inkluzive de platformoj de la Ĝeneva Intertraktado kaj la Astana Intertraktado.

La retejo de Kremlo diris, ke gvidantoj de la du landoj interŝanĝis opiniojn pri la situacio en Sirio post la militaj batoj de Usono kaj ĝiaj aliancanoj. Ambaŭ konsentis subteni komunikadon pri la demando.

Putin refoje akcentis en la interparolado, ke la agreso de Usono kaj ĝiaj aliancanoj kontraŭ Sirio krude rompis principojn de internacia leĝo, inkluzive de la Ĉarto de la UN kaj grave difektis la procezon de paca traktado de la siria krizo.

Saud-arabia ministro pri eksterlandaj aferoj Adel al-Jubeir diris marde, ke lia lando konsiliĝas kun Usono pri sendo de soldatoj al Sirio.

Jubeir faris la rimarkojn en komuna gazetara konferenco kun vizitanta ĝenerala sekretario de la UN. Responde al la demando, ĉu la araba koalicia armeo sub la gvidado de Saud-Arabio eniros Sirion anstataŭ la usona armeo, Jubeir diris, ke ekde la kuranta jaro, Saud-Arabio ĉiam intencis konsiliĝi pri tio kun Usono, kaj nun ĝi diskutas kun la usona flanko pri la nombro de soldatoj eble sendotaj al orienta Sirio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin