Ministroj pri eksterlandaj aferoj de ŜKO kunvenos en Pekino

(GMT+08:00) 2018-04-18 20:05:27     Redaktoro:Yu

Ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) kunvenos en Pekino en la venonta mardo por fari preparon por la pintkunveno de la organizo, kiu okazos en la ĉina orienta havenurbo Qingdao en junio.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi prezidos la kunvenon de la Konsilio de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de la ŜKO.

Krom ministroj pri eksterlandaj aferoj el Hindio, Kazaĥio, Kirgizio, Pakistano, Rusio, Taĝikio kaj Uzbekio, ankaŭ ĝenerala sekretario de la ŜKO Rashid Alimov kaj direktoro de la Plenuma Komitato de la Regiona Kontraŭterorisma Strukturo de la ŜKO Yevgeniy Sysoyev ĉeestos la kunvenon.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris en regula gazetara konferenco, ke la ĉeestantoj interŝanĝos opiniojn pri kunlaboro de la organizo en diversaj kampoj kaj ankaŭ pri gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj. Hua aldonis, ke ĉi tiu kunveno de la Konsilio de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de la ŜKO estas la unua, de post kiam la organizo grandigis sian membraron en la lasta junio por inkluzivi Hindion kaj Pakistanon.

.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin