Esteban Lazo reelektita kiel prezidanto de kuba parlamento

(GMT+08:00) 2018-04-19 12:19:30     Redaktoro:Selena

Esteban Lazo merkrede estis reelektita kiel prezidanto de la kuba Nacia Asembleo de Popola Potenco en la plena sesio de la 9a leĝdona instanco de la kuba parlamento.

Li servis kiel vicprezidanto de la Ŝtata Konsilio inter 1992 kaj 2013 kaj estas unu el la membroj de la parlamento ekde 1981.

En la sesio estis publikigita la listo de nove proponitaj kandidatoj por membroj de la Ŝtata Konsilio. La sesio proponis Miguel Mario Diaz-Canel Bermudez, nunan unuan vicprezidanton de la Ŝtata Konsilio kaj unuan vicprezidanton de la Ministra Konsilio kiel la solan kandidaton por la ofico de prezidanto de la Ŝtata Konsilio. Leĝdonantoj voĉdonis pri membroj de la konsilio, inkluzive de la sukcedanto de prezidanto Raul Castro, kaj la rezulto estos publikigita en ĵaŭdo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin