La pejzaĝejo Yulong mildigis la malriĉecon de la lokaj loĝantoj

(GMT+08:00) 2018-04-19 15:47:56     Redaktoro:Xiong


Neĝkovrita monto Yulong situas en la urbo Lijiang de la provinco Yunnan kaj estas unu el la unuaj pejzaĝejoj 5A-gradaj en la tuta lando. Kontinua fluo da vizitantoj venas al la pejzaĝejo. Tamen proksime al la neĝkovrita monto Yulong estas iu malriĉa komunumo. Antaŭe pokapa enspezo en tiu komunumo estis malpli ol 200 juanoj en jaro. Tiu loko estas komunumo Jiazi, apartenanta al subgubernio Daju de la gubernio Yulong, Yunnan.

Por mildigi la malriĉecon, de aŭgusto en 2007, la komunumo Jiazi komencis reformadon, nome nutri la agrikulturon per turismo. Nun estas la 11a jaro post la komenco de la reformado. La helpa kapitalo sume superis 48 milionojn da juanoj. La komunumo Jiazi realigis mildigon de la malriĉeco. Samtempe oni solvis la problemon de la malordeco en la pejzaĝejo de neĝkovrita monto Yulong. La komunumo kaj la vidindejo povas disvolviĝi sane kaj harmonie. Liang Guoxiang, vic-direktoro de la administra komitato de la neĝkovrita monto Yulong, diris: "Ĉirkaŭ la neĝkovrita monto Yulong, estas 19 vilaĝoj. Antaŭe vilaĝanoj en tiu ĉi regiono estis tre malriĉaj. La pokapa enspezo de ili estis malpli ol 200 juanoj en jaro. La vivo en la vilaĝo Jiazi estas tre malfacila."

Nombro de la malriĉaj vilaĝanoj en la komunumo Jiazi estis 328, kaj la okazkvanto de la malriĉeco estis 3.26%. De la 90aj jaroj de la lasta jarcento vilaĝanoj komencis okupiĝi pri turismo. Ili tamen ne volis kultivi agron, nek konstrui vojon, kaj infanoj eĉ ne volis viziti lernejon. En 2007, la lernoĉesiga kvanto estis preskaŭ 60%. Tiu kaprica entreprenado de privatuloj kaŭzis malordon en la pejzaĝejo de la neĝkovrita monto Yulong kaj malboniĝon de la medio.

Por mildigi la malriĉecon de la lokaj popolanoj kaj akceli daŭrigeblan disvolvon de la neĝkovrita monto Yulong, la administra komitato de la neĝkovrita monto Yulong establis la kompanion Gaoyuanhong en 2007. La kompanio Gaoyuanhong realigis unikan, norman kaj efikan administradon kaj funkciigadon, samtempe oni uzis la enspezon por nutri la lokan agrikulturon. La loĝantoj ricevis turisman subvencion. Liang Guoxiang diris, ke post 10 jaroj la nutra kapitalo por agrikulturo multiĝis de 10.5 milionoj da juanoj al 24 milionoj en 2017.

Liang Guoxiang diris: "La ordinaraj popolanoj ĝuis frukton de la turisma disvolvo. Ili povas ricevi subvencion de 11 mil juanoj en jaro. Tial ili revenis hejmon por disvolvi agrikulturon. Tio solvis la problemon de neegala distribuo de riĉaĵoj."

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin